Saltu al enhavo

Latinliterigo en Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazaĥa gazeto en latina skribo el 1937, eldonita en Almato, Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko

La Latinigo en Sovetunio (ruse латиниза́ция, latinizacija) estis kampanjo en la 1920-aj ĝis 1930-aj jaroj, kiu celis krei tradiciajn skribsistemojn por malsamaj lingvoj de Sovetunio kun latinbazaj skribsistemoj aŭ evoluigi ilin por antaŭe neskribitaj lingvoj.

La kampanjo koncernis la jenajn lingvojn[redakti | redakti fonton]

ekzemploj de la “Nova Alfabeto” de la kildin-samea por la tipografio de la revuo Poliarnaja Pravda (1934)

La alfabetoj por la sekvaj lingvoj estis latinigitaj aŭ rekreitaj:

Aldone, ankaŭ latinigaj projektoj por la sekvaj lingvoj estis kompilitaj kaj aprobitaj:

Tamen, tiuj ne estis efektivigitaj. Projektoj estis evoluigitaj por latinigi ĉiujn aliajn alfabetojn de la etnoj de Sovetunio. Entute, inter 1923 kaj 1939, alfabetoj por 50 lingvoj (el 72 lingvoj de Sovetunio, kiuj havis skriban lingvon) estis kreitaj surbaze de la latina alfabeto. Tamen, en 1936, nova kampanjo komenciĝis: la plej multaj el la lingvoj de la popoloj de Sovetunio estis konvertitaj al cirila alfabeto, kio estis esence kompletigita antaŭ 1940.

Ekskluditaj de latinigo (same kiel de la sekva ciriligo) estis la armena, la kartvela kaj la jida, ĉiu kun siaj propraj skribsistemoj. Lingvoj parolataj en Sovetunio kun tradicia latina skribsistemo ne estis ciriligataj, precipe la germana en multaj areoj de la Volga regiono kaj en la sudokcidentaj partoj de Sovetunio, en Rusa SSR, Ukraina SSR kaj Besabario, same kiel la estona, finna, finna, latva, litova kaj pola post la perforta armea aneksado de pliaj areoj nordokcidente de Soveunio komence de la Dua Mondmilito, surbaze de la sovetunia-nazia Molotov-Ribbentrop-pakto kaj la Vintra Milito kontraŭ Finnlando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]