Neneca lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
neneca lingvo
'ненэця' вада / nenetsia' vada '
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Enets-Nenets
Parolata en Rusio
Parolantoj 21 926
Skribo cirila alfabeto
Lingvistika klasifiko
Urala
Samojeda
Norda samojeda
Neneca
Lingva statuso 3 sendube endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 mis
  ISO 639-3 yrk
  Glottolog nene1251
Angla nomo Nenets
Franca nomo nénètse
vdr

La neneca lingvo estas la lingvo parolata de la nenecoj. Apartenas al la samojeda lingvaro kaj sia nombro de parolantoj estas de proksimume 30 000 personoj distribuitaj en vasta teritorio komprenita inter la Kola duoninsulo kaj la rivero Jeniseo, ĉe la rusa arkta marbordo.

Tradicie ĝi dividiĝas je du dialektoj: la "neneca de la tundro" kaj la "neneca de la arbaro"; tamen, pro la nekompreneblo inter ambaŭ, antaŭ nelonge pliiĝis la tendenco diferenci ĉi tiujn du variojn kiel du malsamajn lingvojn. De la du, estas la neneca de tundro kiu havas la plej grandan nombron da parolantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nenecoj alvenis al ilia aktuala teritorio dum la unua jarmilo de nia erao. Tiuj de la eŭropa parto estis en intima kontakto kun la komioj kaj, poste, kun la rusoj; dum tiuj de la siberia parto, kun la ĥantoj, mansoj, samojedoj kaj aliaj etnoj, kiuj certe lasis  lingvajn pruntojn al ĉi tiu lingvo. Iuj nenecoj translokiĝis al la duoninsulo de Kola dum la 19a jarcento, de kie ili estis elloĝigitaj kaŭze de la atomaj provoj en la sovetia erao.

Nuntempe, post la kolektivigo, la transloĝigo de multaj triboj kaj la aktiva disvolviĝo de la petrola kaj gasa industrio en iliaj teritorioj  la tradiciaj moroj de la nenecoj estas minacataj. Tamen, la lingvo ankoraŭ ĝuas relativan bonan uzon, ĉefe inter la nenecoj kiuj vivas en la tundro.

Geografia distribuo[redakti | redakti fonton]

La neneca estas parolata en vasta zono en la nordo de Rusio, kiu enhavas la teritorion de Nenecio kaj Jamalo-Nenecio, samkiel iujn zonojn de la Krasnojarska regiono, Komiio kaj la orientan parton de la Murmanska provinco en la duoninsulo de Kola.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

La neneca havas silaban strukturon KV(K); en aliaj vortoj, silabo povas enhavi komencan konsonanton, mezan vokalon kaj alternativan finan konsonanton. Ekzemploj estas: ya (“tero”), wada (“vorto”) kaj ŋarka (“granda”). Vokalo schwa aŭ mallonga, kelkfoje, povas aperi anstataŭ fina konsonanto. Teorie en ĉi tiu lingvo ne estas vortoj kiuj komencas per vokalo; praktike, ĉi tio kelkfoje okazas en la okcidentaj dialektoj, aparte pro la perdo de la ŋ komenca. Ekzemple, arka “granda” (en la okcidenta lingvo) por ŋarka (en la orienta lingvo kaj norma centrala lingvo).

Malgraŭ tio, la silaba strukturo estas sufiĉe kohera en ĉiuj dialektoj: ne ekzistas diftongoj, nek konsonantaj grupoj finaj aŭ komencaj kaj ne ekzistas interaj grupoj de pli ol du konsonantoj.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Schwa ə        
Mallongaj ø
Mezaj a e i o u
Longaj æ

Kelkaj dialektoj anstataŭas la æ per e.

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Senvoĉaj k kʲ / c p t tʲ / ƫ
Voĉaj ɡ ɡʲ / ɟ b d
Afrikatoj ʦ ʦʲ / ʨ
Frikativoj s sʲ / ɕ ʒ ʒʲ / ʑ
Nazaloj m n nʲ / ɲ ŋ
Likvidoj l lʲ / ʎ r
Duonvokaloj h hʲ / ç w j ʔ

La marko 〈ʲ〉indikas palatalizacion aŭ movadon al la palatala artikulacio aŭ la sekundara palatala artikulacio.

Skribo[redakti | redakti fonton]

En la neneca lingvo oni skribas per la cirila alfabeto, kiu enkorpigas la literojn Ӈ, ' y ".

А а

а

Б б

бе

В в

ве

Г г

ге

Д д

де

Е е

е

Ё ё

ё

Ж ж

же

З з

зе

И и

и

Й й

й

й й К к

ка

Л л

ел

М м

ем

Н н

ен

Ӈ ӈ

еӈ

О о

о

П п

пе

Р р

ер

С с

ес

Т т

те

У у

у

Ф ф

еф

Х х

ха

Ц ц

це

Ч ч

че

Ш ш

ша

Щ щ

ща

Ъ ъ

ъ

Ы ы

ы

Ь ь

ь

Э э

э

Ю ю

ю

Я я

я

' "

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]