Ĉuvaŝa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La ĉuvaŝa lingvo (ĉuvaŝe ЧӑвашлаЧӑваш чĕлхи) estas unu el tjurkaj lingvoj – sola lingvo el prabulgara grupo, kie ankaŭ estis la bolgara kaj la ĥazara.

Nomo de la fervoja stacio sur la stacidoma tegmento, skribita en la ĉuvaŝa.

Ĝi estas disvastigita en Ĉuvaŝa Respubliko (parto de la Rusia Federacio), kie ĝi havas statuson de oficiala ŝtata lingvo (same kiel la rusa lingvo), kaj en aliaj regionoj de Rusio.

Nombro de parolantaro – ĉirkaŭ 1,5 milionoj. Proksimume 1 miliono loĝas en Ĉuvaŝio.

Priskribo kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oni disdividas la ĉuvaŝan je du dialektoj: malsupra (anatri “u-prononca”) en suda parto de la Respubliko kaj supra (virjal “o-prononca”) – norde.

La ĉuvaŝa situas surlime de tjurkparolanta mondo kaj havas multajn diferencojn kompare de “tuttjurka normo”. Ekzemple, por fonetiko de ĉuvaŝa lingvo estas kutime prononcado de “r” kaj “l” anstataŭ “z” kaj “ŝ” de parencaj tjurkaj lingvoj. La fonetiko, gramatiko kaj leksiko de la ĉuvaŝa respegulas influon de la rusa, finno-ugraj kaj iranaj lingvoj.

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

Literaturo en la ĉuvaŝa surbaze de cirila alfabeto ekzistas de 18-a jarcento. En la 1870-aj jaroj la alfabeto estis radikale reformita de I. Ja. Jakovlev kaj poste estis ŝanĝita ankoraŭ kelkfoje. La nuna versio estis akceptita en 1933. La moderna ĉuvaŝa alfabeto konsistas el 33 literoj de la rusa alfabeto kaj 4 kromaj literoj kun diakritaj signoj.

А Ӑ(Ă) Б В Г Д Е Ё Ӗ(Ĕ) Ж З И Й К Л М Н О П Р С Ҫ(Ç) Т У Ӳ(Ÿ) Ф Х Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
а ӑ(ă) б в г д е ё ӗ(ĕ) ж з и й к л м н о п р с ҫ(ç) т у ӳ(ÿ) ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tutmondiĝado

Lingvoj de malgranda disvasteco

Interlingvistiko : situacioj kaj problemoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vikipedio en la ĉuvaŝa

Kolekto de ligiloj ruse kaj kolekto de ligiloj en la angla

(eo) Chuvash.org - kvarlingva retejo (Esperanto, angla, ĉuvaŝa, rusa)

(eo) Kie staras la normigado de la ĉuvaŝa lingvo?

Эктор Алос-и-Фонт. Оценка языковой политики в Чувашии

Пикет в защиту чувашскогоязыка в Чебоксарах

(uk, ru, nl) Ĝenerala vortostoko Ĉuvaŝa kaj germana lingvoj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.