Listo de oficialaj lingvoj en Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Nur la rusa lingvo estas oficiala en la tuta teritorio de Rusio. Krome pluraj lingvoj estas oficialaj en difinitaj regionoj de la lando. Jen la listo de tiaj lingvoj:

Lingvo Regiono
Abaza lingvo Karaĉaj-Ĉerkesio
Adigea lingvo Adigeio
Altaja lingvo Respubliko Altaj
Baŝkira lingvo Baŝkirio
Burjata lingvo Aginska Burjata distrikto, Burjatio
Ĉeĉena lingvo Ĉeĉenio
Ĉukĉa lingvo Ĉukotka ?
Ĉuvaŝa lingvo Ĉuvaŝio
Dolgana lingvo Tajmira Dolgana-Neneca distrikto
Erzja lingvo Mordovio
Evenka lingvo Evenkio
Ĥakasa lingvo Ĥakasio
Ĥanta lingvo Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra
Inguŝa lingvo Inguŝio
Jakuta lingvo Jakutio
Jida lingvo Hebrea Aŭtonomio
Kabarda lingvo Kabard-Balkario kaj Karaĉaj-Ĉerkesio
Kalmuka lingvo Kalmukio
Karaĉaj-balkara lingvo Kabard-Balkario kaj Karaĉaj-Ĉerkesio
Karelia lingvo Karelio
Komia lingvo Komiio
Korjaka lingvo Korjakio
Mansia lingvo Ĥanti-Mansa aŭtonoma distrikto - Jugra
Maria lingvo Mariio
Mokŝa lingvo Mordovio
Neneca lingvo Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto
Nogaja lingvo Karaĉaj-Ĉerkesio
Oseta lingvo Nord-Osetio
Tatara lingvo Tatarstano
Tuva lingvo Tuvio
Udmurta lingvo Udmurtio