Sebastopola municipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastopola municipo
magistrato • administra unuo en Krimeo
Administrado
Municipo Sebastopolo
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 44° 36′ N, 33° 32′ O (mapo)44.633.533333Koordinatoj: 44° 36′ N, 33° 32′ O (mapo)
Sebastopola municipo (Sebastopolo)
Sebastopola municipo (Sebastopolo)
DEC
Sebastopola municipo
Sebastopola municipo
Situo de Sebastopola municipo
Sebastopola municipo (Krimeo)
Sebastopola municipo (Krimeo)
DEC
Sebastopola municipo
Sebastopola municipo
Situo de Sebastopola municipo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sevastopol City Council [+]
vdr
Situo de la Sebastopola municipo sur la mapo de Ukrainio

Sebastopola municipo estas la teritorio regata de la Sebastopola urba konsilantaro. La oficiala nomo de la teritorio en la ukraina lingvo sonas kiel місто Севастополь (laŭvorte - urbo Sebastopolo), tamen tiu nomo estas tradicia kliŝo, sence ne tute ĝusta, ĉar temas ne nur pri la urbo, sed ankaŭ pri la ĉirkaŭa teritorio, kiu estas pli granda, ol la urbo Sebastopolo kaj krom la urbon mem havas ankoraŭ unu urbeton (Inkermano) kaj multajn vilaĝojn. La areo de la municipo kovras 86 350 hektarojn. En la municipo loĝas ĉirkaŭ 377 mil homoj, el tiuj 355 mil loĝas en la urboj (Sebastopolo kaj Inkermano) kaj ĉirkaŭ 22 mil - en kamparo.

La administra centro de la municipo estas Sebastopolo. La kialo de la atribuo de aparta statuso por la urbo kaj la ĉirkaŭa teritorio estas la fakto, ke Sebastopolo estas la haveno, kie baziĝas milita ŝiparo de Rusio. Antaŭ la 1990-aj jaroj la Sebastopola municipo administre estis unu el la regionoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, sed post la disfalo de USSR kaj okazintaj problemoj pri la disdivido de la Nigramara Floto inter Ukrainio kaj Rusio la urbo ricevis apartan statuson kaj ne plu estas administra parto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. En 2014, Sebastopolo fariĝis federacia urbo de Rusio.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La tuta teritorio de la munucipo estas dividita en 4 distriktojn. La distriktoj konsistas el distriktaj kaj/aŭ komunumaj konsilantaroj; sume la tuta municipo havas krom Sebastopolon ankoraŭ unu urbon (Inkermano), unu urbotipan loĝlokon (Kaĉo), 28 vilaĝojn kaj 1 loĝloketon. La iama urbo Balaklavo nun ne havas statuson de memstara urbo kaj administre estas nur parto de Sebastopolo (tamen troviĝanta iom forŝire de la urbo mem).

Sube estas prezentita la listo de ĉiuj loĝlokoj de la municipo escepte de la urbo Sebastopolo mem. En la listo estas esperantigitaj nur la nomoj de urboj kaj de la vilaĝoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj. Interkrampe estas prezentitaj la malnovaj krime-tataraj nomoj de la loĝlokoj, kiuj estis ŝanĝitaj post la deportado de la krime-tatara popolo en 1944.

  • Balaklavskij-distrikto - krom la partojn de Sebastopolo enhavas ankaŭ la jenajn teritoriojn kaj loĝlokojn:
    • Urbo Inkermano
    • Orlina komunumo
      • Orlino (Orlinoje - Baydar)
      • Gonĉarnoje (Varnautka)
      • Kizilovoje
      • Kolĥoznoje (Uzunca)
      • Novobobrovskoje (Bağa)
      • Ozjornoje
      • Pavlovka (Sahtik)
      • Peredovoje (Urkusta)
      • Podgornoje (Kalendo)
      • Rezervnoje (Küçük Muskоmya)
      • Rodnikovskoje (Skele)
      • Rossoŝanka (Savatka)
      • Ŝirokoje (Büyük Muskоmya)
      • Tilovoje (Haytо)
    • Ternovka komunumo
      • Ternovko (Ternovka - Şülü)
      • Rodnoje (Uppa)
  • Gagarinskij-distrikto - enhavas nur partojn de la urbo Sebastopolo.
  • Leninskij-distrikto - enhavas nur partojn de la urbo Sebastopolo.
  • Naĥimovskij-distrikto - krom la partojn de Sebastopolo enhavas ankaŭ la jenajn teritoriojn kaj loĝlokojn:
    • Kaĉa komunumo
      • Kaĉo (Qaçı)
      • Orlovka (Mamaşay)
      • Osipenko
      • Poljuŝko
      • Viŝnjovoje (Eskel)
    • Andrejevka komunumo
      • Andrejevko (Andrejevka - Aqleyiz)
      • Solneĉnij
    • Verĥnesadova komunumo
      • Verĥnesadovo (Verĥnesadovoje - Duvanköy)
      • Dalneje (Eski Qamışlı)
      • Frontovoje (Otarköy)
      • Fruktovoje (Belbek)
      • Kamiŝli (Qamışlı)
      • Pirogovka (Acıköy)
      • Povorotnoje

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj kaj distriktoj de la Sebastopola municipo

Distriktoj Balaklavskij, Gagarinskij, Leninskij, Naĥimovskij
Urboj SebastopoloInkermano
Iama urbo Balaklavo nun estas parto de Sebastopolo
Urbotipaj loĝlokoj Kaĉo
Vilaĝoj: AndrejevkaFrontovojeFruktovojeGonĉarnojeDalnejeKamiŝliKizilovojeKolĥoznojeNovobobrovskojeOzjornojeOrlinojeOrlovkaOsipenkoPavlovkaPeredovojePirogovkaPodgornojePovorotnojePoljuŝkoRezervnojeRodnikovskojeRodnojeRossoŝankaŜirokojeTernovkaTilovojeVerĥnesadovojeViŝnjovoje
Loĝloketoj Solneĉnij