Balaklavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balaklavo · Балаклава · Balıqlava
urba distrikto en Rusio • urba distrikto en Ukrainio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Municipo Sebastopolo
Poŝtkodo 99000–99999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21 073  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 44° 30′ N, 33° 36′ O (mapo)44.50534433.597952Koordinatoj: 44° 30′ N, 33° 36′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Balaklavo · Балаклава · Balıqlava (Krimeo)
Balaklavo · Балаклава · Balıqlava (Krimeo)
DEC
Balaklavo · Балаклава · Balıqlava
Balaklavo · Балаклава · Balıqlava
Situo de Balaklavo · Балаклава · Balıqlava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balaklava [+]
vdr
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Balaklavo
ruse Балаклава
ukraine Балаклава
krime-tatare Balıqlava
Apartenas al: Sebastopolo
Koordinatoj: 44° 30′ N, 33° 36′ O (mapo)44.533.6Koordinatoj: 44° 30′ N, 33° 36′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~10 m
Loĝantaro: 30 000 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 99xxx
Telefonkodo: +380-692
Hor-zono: UTC+3
Antaŭaj nomoj: Ĉembalo (ĝis 1475), Jamboli, Simbolon

Oficiala paĝaro

Balaklavo (Krimeo)
Balaklavo (Krimeo)
DMS
Balaklavo
Balaklavo
Balaklavo
Situo de Balaklavo sur la mapo de Krimeo
vdr

Balaklavo (ruse Балаклава, ukraine Балаклава, krime-tatare Balıqlava) estas loĝloko en Krimeo, populara ripozejo kaj turisma objekto. Antaŭe (ĝis la jaro 1957) ĝi havis la statuson de urbo, nuntempe oficiale ĝi estas konsiderata kiel parto de Sebastopolo (la Balaklava distrikto estas la plej granda en Sebastopolo). La nomo de la urbo el la krime-tatara tradukeblas kiel "fiŝ-nesto", "fiŝ-baseno". La urbo famas pro sia longa kaj serpentuma kreko, kiu estas ĉirkaŭita de montetoj kaj kune kun ili formas belan vidaĵon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum diversaj tempoj Balaklavo apartenis al multaj ŝtatoj kaj popoloj. La unua loĝloko, pri kiu ni havas certajn sciojn, ĉi tie estis la helena kolonio, nomata Simbolon (Συμβολον); tiutempe ĝi estis grava komerca centro. Dum la mezepoko la urbo apartenis al Bizanca Imperio (tiutempe la urbo nomiĝis Jamboli) kaj poste - al ĝenovanoj, kiuj konkeris la urbon en 1365 kaj nomis ĝin Ĉembalo. En la urbo konserviĝis la restaĵoj de la ĝenova fortreso, kiu troviĝas sur la monteto super la eniro al la Balaklava kreko.

En la jaro 1475 la urbon ekposedis la Otomana Imperio. Fine de la 18a jarcento la urbo transiris sub regadon de la Rusia Imperio. En la jaro 1787 la urbo estis vizitita de Katerino la Granda.

La urbo famiĝis internacie pro la Balaklava Batalo, kiu okazis la 25an de oktobro 1854 dum la Krimea (Orienta) milito. Dum tiu batalo sub Balaklavo pereis kelkaj centoj da britaj kavalerianoj, multaj el kiu devenis el la aristokrataj familioj.

Dum la Dua mondmilito Balaklavo estis areno de akraj bataloj inter sovetiaj kaj germanaj armeoj. Post la milito ĝi iĝis fermita (fakte, eĉ sekreta) urbo, bazo por submarinoj. Nur komence de la 90-aj jaroj de la XXa jarcento ĝi iĝis libere vizitebla, kaj de post tiu tempo ĝi iĝas ĉiam pli fama ripoz-loko.

Vizitindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej interesa vizitindaĵo de la urbo estas la muzeo, dediĉita al la sekreta pasinteco de la urbo. La subteraj grotoj, kie dum la sovetia tempo estis kaŝataj la sekretaj atom-submarinoj, nun estas libere viziteblaj.

Alia fama vizitindaĵo estas la restaĵoj de la mezepoka fortikaĵo Ĉembalo, kiu situas sur la monteto, de sur kiu bele videblas la kreko kaj la loĝloko mem.

Interese[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke Balaklavo (pli ĝuste - la Balaklava kreko) estas menciita en "Odiseado" de Homero.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]