Krasnoperekopsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krasnoperekopsko
Krasnoperekopsk railway station.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 296000 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 450  (2018) [+]
Loĝdenso 1 157 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 58′ N, 33° 48′ O (mapo)45.967533.800277777778Koordinatoj: 45° 58′ N, 33° 48′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Krasnoperekopsko

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Krasnoperekopsk [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Urbo en Respubliko Krimeo
Krasnoperekopsko
ruse Красноперекопск
ukraine Красноперекопськ
krime-tatare Krasnoperekopsk
COA Krasnoperekopsk.svg
Apartenas al: Krasnoperekopska municipo
Koordinatoj: 45° 58′ N, 33° 48′ O (mapo)45.967533.800277777778Koordinatoj: 45° 58′ N, 33° 48′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~5 m
Areo: 22 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
30 700 (laŭ 2006)
1395,45 hom/km²
Poŝtkodoj: 96000 — 96005
Telefonkodo: +380-6565
Hor-zono: UTC+3

Oficiala paĝaro nekonata

Krasnoperekopsko (Krimeo)
DMS
Krasnoperekopsko
Krasnoperekopsko
Situo de Krasnoperekopsko sur la mapo de Krimeo
Information icon.svg
vdr

Krasnoperekopsko (ruse Красноперекопск, ukraine Красноперекопськ, krime-tatare Krasnoperekopsk) estas urbo en la norda parto de Krimeo. La urbo estas administra centro de la Krasnoperekopska distrikto, sed mem ne estas parto de la regiono, estante unu el la 11 urboj de la respublika subeco (ĝi formas propran urban municipon).

La urbo troviĝas en la suda parto de la Perekopa terkolo, 124 km norde de Simferopolo. Ĉe la urbo pasas la Nordkrimea kanalo. Tra la urbo pasas la fervoja linio Ĝankojo-Ĥersono (unu el la 2 fervojaj linioj, kiuj konektas Krimeon al la kontinento).

La urbo estis fondita en la jaro 1932 kiel industria loĝ-loko ĉe brom-produkta uzino. En la jaro 1966 la loĝloko ricevis la statuson de la urbo. Oni ne miksu la urbon Krasnoperekopsko kun la historia urbo Perekop, kiu troviĝas 25 km norde de Krasnoperekopsko kaj nun (post detruo dum la Interna Milito) estas nur negranda vilaĝo.

Nun en la urbo loĝas ĉirkaŭ 31 mil homoj (rusoj - ĉirkaŭ 16,5 mil, ukrainoj - ĉirkaŭ 13,5 mil, krime-tataroj - ĉirkaŭ milo).

La klimato de la urbo estas tre seka, varmega, kun modere malvarma vintro. La averaĝa temperaturo de januaro estas -2,4°C, de julio +23,3°C. La jara kvanto de hidrometeoj - 336 mm.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]