Sovetsko (Jalta municipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Sovetsko
ruse Советское
ukraine Совєтське
krime-tatare Dolossı
Sin escudo.png
Apartenas al: Jalta municipo, Masandra komunumo
Koordinatoj: 44° 32′ N, 34° 11′ O44.53222222222234.188055555556Koordinatoj: 44° 32′ N, 34° 11′ O
Averaĝa alto super la marnivelo: ~300-500 m
Loĝantaro: 511 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98653
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Dolossi

Oficiala paĝaro nekonata

Sovetsko (Krimeo)
DMS
Sovetsko
Sovetsko
Situo de Sovetsko sur la mapo de Krimeo
Sovetsko (Jalto)
DMS
Sovetsko
Sovetsko
Situo de Sovetsko sur la mapo de la Jalta municipo (la Masandra komunumo estas prezentita per aparta koloro)
v  d  r
Information icon.svg

Sovetsko (ofte nomata ankaŭ per la historia nomo Dolossi; ruse Советское, ukraine Совєтське, krime-tatare Dolossı) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko administre apartenas al la Masandra komunumo.

La loĝloko estis fondita en la jaro 1928 post ekkonstruo de la kontraŭtuberkuloza sanatorio "Dolossi", kiu ĝis nun estas la ĉefa ekonomia entrepreno de la loĝloko. En la jaro 1971 la loĝloko ricevis statuson de urbotipa loĝloko.

La loĝloko situas en montaro, sur la okcidenta deklivo de la Nikita altebenaĵo (parto de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro) en pinarbaro, kelkajn kilometrojn for de Jalto. Krom la sanatorio en la loĝloko troviĝas ankaŭ la administrejo de la Jalta mont-arbara naturrezervejo.

La urbo estas ligita al Jalto per busa trafiko.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje