Beregovo (Jalta municipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne miskomprenu kun Berezovo!
Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Beregovo
ruse Береговое
ukraine Берегове
krime-tatare Kastropol
Apartenas al: Jalta municipo, Simeiza komunumo
Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 54′ O (mapo)44.40444444444433.896388888889Koordinatoj: 44° 24′ N, 33° 54′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~100 m
Loĝantaro: 478 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98687
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Kastropol

Oficiala paĝaro nekonata

Beregovo (Krimeo)
Beregovo (Krimeo)
DMS
Beregovo
Beregovo
Beregovo
Situo de Beregovo sur la mapo de Krimeo
Beregovo (Jalto)
Beregovo (Jalto)
DMS
Beregovo
Beregovo
Beregovo
Situo de Beregovo sur la mapo de la Jalta municipo (la Simeiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Beregovo (ruse Береговое, ukraine Берегове, krime-tatare Kastropol) estas urbotipa loĝloko de Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Oni ofte nomas la loĝlokon ankaŭ per la historia nomo Kastropolo.

La loĝloko situas okcidente de la loĝloko Parkovo, 10 kilometrojn for de Simeizo, ĉe la Nigra maro kaj administre apartenas al la Simeiza komunumo. La loĝloko estas dividita je du historiaj partoj: en la supra parto troviĝas etaj domoj, en la suba parto troviĝas la ĉemara ripoza zono, en kiu troviĝas ankaŭ la ĉefa entrepreno de la loĝloko — la kuracejo „Kastropolo“.

En la loĝloko loĝas ĉirkaŭ 500 homoj, plimulto el kiuj laboras en la proksime situantaj kuracejoj.

Oni povas atingi la loĝlokon el Jalto kaj Sebastopolo uzante busojn, tamen, la busoj ne enveturas la loĝlokon mem, sed haltas sur la ŝoseo (por atingi la loĝlokon oni devas piede malsupreniri de la ŝoseo).

Historie la loĝloko estas fama pro la fakto, ke ĉi tie komence de la 20-a jarcento rezidis la esplorista grupo estrata de inĝeniero (kaj relative fama rusa verkisto) M. Garin-Miĥajlovskij, kiu projektis novan ŝoseon Sebastopolo-Jalto (la ŝoseo estis konstruita en 1968-1972; la definitiva projekto uzis multajn elementojn el la malnetoj de Garin-Miĥajlovskij).


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje