Ŝĉebetovko (Feodoza municipo)
Urbotipa loĝloko en Respubliko Krimeo | |||
Ŝĉebetovko ruse Щебетовка ukraine Щебетовка krime-tatare Otuz | |||
![]() | |||
Apartenas al: | Feodoza municipo, Ŝĉebetovka komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 56′ N, 35° 9′ O (mapo)44.93805555555635.156944444444Koordinatoj: 44° 56′ N, 35° 9′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~160 m | ||
Loĝantaro: | 3338 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 98187 | ||
Telefonkodo: | +380-6562 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Antaŭa nomo: | Otuzi | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
Ŝĉebetovko (ruse Щебетовка, ukraine Щебетовка, krime-tatare Otuz) estas urbotipa loĝloko de la Feodoza municipo (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). La loĝloko situas en la sud-orienta parto de la Krimea duoninsulo kelkajn kilometrojn for de la Nigra maro. Ŝĉebetovko havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde 1968. Kune kun la proksima loĝloko Kurortno (kiu troviĝas tuj ĉe la maro) Ŝĉebetovko formas unuecan kurac- kaj ripoz-komplekson.
La loĝloko havas longan historion. La unuaj restaĵoj de la homa aktivado, trovitaj ĉi tie, rilatas al neolito. Mezepoke ĉi tie ekzistis fortreso. La loĝloko estas unue menciita en la analoj de la jaro 1461.
La ĉefa branĉo de la ekonomio estas vin- kaj konjak-produktado. En Ŝĉebetovko troviĝas la fama vinber-prilabora sovĥozo-uzino "Koktebel". Krome, lastatempe la loĝloko evoluas ankaŭ kiel ripoz-loko. La plej interesaj naturaj vidindaĵoj, kiuj troviĝas apud la loĝloko estas la monto Karadago kaj la Lisja Kreko.
En Ŝĉbetovko estas 1 mezlernejo, antaŭlernejo, hospitalo, kulturdomo. Apud la loĝloko troviĝas la natura rezervejo, kiu inkludas la montar-masivon Karadago.
|
|