Aŭtonoma Respubliko Krimeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri respubliko ene de Ukrainio. Pri respubliko aliĝinta al Rusio temas Respubliko Krimeo.
Aŭtonoma Respubliko Krimeo
ukraine: Автономна Республіка Крим, ruse: Автономная Республика Крым, krime-tatare: Qırım Muhtar Cumhuriyeti
aŭtonoma respubliko
Hirunda nesto.jpg
La kasteleto "Hirunda nesto" - neoficiala emblemo de Krimeo
Aŭtonoma Respubliko KrimeoTranskarpata provincoLviva provincoIvano-Frankivska provincoĈernivca provincoTernopila provincoVolina provincoĤmelnicka provincoRivna provincoĴitomira provincoVinica provincoOdesa provincoOdesa provincoMikolajeva provincoĤersona provincoKirovohrada provincoĈerkasa provincoKieva provincoZaporiĵa provincoDnipropetrovska provincoPoltava provincoĈernihiva provincoSumia provincoĤarkiva provincoDonecka provincoLuhanska provincoAŭtonoma Respubliko Krimeo provinco en Ukrainio (klakmapo)
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Crimea.svg
Emblem of Crimea.svg
Oficiala nomo: Автономна Республіка Крим
Deveno de nomo: El tjurka qırım ("nia monteto")
Lando Ukrainio Ukrainio
Historiaj regionoj
Montaro Krimea montaro
Najbaras kun
Antikvaj urboj Ĥersoneso, Skita Napolo
Grandaj urboj
Ĉefurbo Simferopolo
Areo 26 081 km² (2 608 100 ha)
Loĝantaro 1 973 185 (2007)
Denseco 75,66 loĝ./km²
Fondita 12-a de februaro 1991
Ĉefreganto La prezidento de Ukrainio, Viktor Janukoviĉ, kiu agas pere de sia Konstanta Reprezentanto Vitkor Plakida
Premiero Vasilij Dĵarti
 - parlamentestro Vladimir Konstantinov
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Telefona prefikso +380 65
AKU AK
Himno Himno de Krimeo
Aŭtonoma Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo
Aŭtonoma Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Crimea
Retpaĝo: www.rada.crimea.ua
Devizo: «Процветание в единстве» - «Prospero en unueco»
Simpla mapeto de la duoninsulo Krimeo

Aŭtonoma Respubliko Krimeo, ARK (ukraine Автономна Республіка Крим, АРК, ruse Автономная Республика Крым, АРК, krime-tatare Qırım Muhtar Cumhuriyeti, QMC) estas aŭtonoma respubliko, unu el la primaraj administraj unuoj de Ukrainio. Geografie ĝi okupas la pli grandan parton de la Krimea duoninsulo {en la norda parto de la Nigra maro) escepte de ĝia sudokcidenta parto, kiun okupas la Sebastopola municipo. La areo de la respubliko estas preskaŭ 26,2 mil kv. km. La loĝantaro estas 1.977.300 homoj (laŭ la infomoj de la jaro 2005). La ĉefurbo de Krimeo estas la urbo Simferopolo. Foje oni nomas la respublikon simple Krimeo, tamen tio ne estas tute ĝusta; krome, oni ofte mallongigas la plenan nomon kiel ARK (ruse kaj ukraine — АРК).

Politika strukturo[redakti | redakti fonton]

Krimeo estas parlamenta respubliko. La leĝodona povo apartenas al la 100-kapa parlamento, la Supera Konsilio de Krimeo (ukraine - Верховна Рада Криму, Verĥovna Rada Krimu; ne konfuzu kun la Supera Konsilio de Ukrainio). La ekzekutivo apartenas al kabineto de ministroj, estrata de la premiero. La premiero estas elektata fare de la parlamento laŭ interkonsento kun la prezidento de Ukrainio. La ministroj estas enpostenigataj fare de la Konsilio laŭ la proponoj de la premiero.

Administracia divido[redakti | redakti fonton]

Administre Krimeo estas dividita je 25 partoj: 14 distriktoj (ruse-ukraine: район, rajon; loĝataj plejparte de kamparanoj) kaj 11 urbaj municipoj (teritorioj, regataj de la urbaj konsilantaroj). La estroj de la distriktoj estas enpostenigataj fare de la prezidento de Ukrainio laŭ la proponoj de la krimea premiero. La urbestroj (kiuj samtempe estas estroj de la urbaj municipoj) estas elektataj de la komuna voĉdonado de la loĝantoj. En ĉiu regiono kaj urba municipo krom la regiona ekzistas ankaŭ urbaj kaj vilaĝaj konsilantaroj.

Administracia divido de Krimeo

Distriktoj:

Urbaj municipoj

La Sebastopola municipo (montrita grize sur la mapo) malgraŭ la situo en Krimeo administre ne estas parto de Krimea Aŭtonoma Respubliko, sed havas apartan statuson kiel urbo de centra (tutukrainia) subordigiteco (ĝi estas memstara primara administra unuo de Ukrainio).

La plej grandaj aŭ famaj urboj kaj loĝlokoj de Krimeo
Alupko | Aluŝto | Armjansko | Balaklavo | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĉernomorsko | Gaspro | Gurzufo | Ĝankojo | Eŭpatorio | Foroso | Inkermano | Jalto | Kaĉo | Kerĉo | Koktebelo | Koreizo | Kirovsko | Krasnoperekopsko | Lenino | Livadio | Masandro | Nikito | Novosveto | Partenito | Sako | Sebastopolo | Simeizo | Simferopolo | Sovetsko | Starokrimo | Sudako | Teodozio


Simpla mapeto de Krimeo

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa artikolo por tiu subtemo estas Krimea Duoninsulo

La Krimea Aŭtonoma Respubliko situas sude de Ukrainio kaj okupas la Krimean Duoninsulon (krom la teritorio de Sebastopolo). Norde ĝi limas la Ĥersonan Provincon de Ukrainio, okcidente kaj sude - la Nigran Maron, nord-oriente - la Azovan Maron. La areo de la respubliko estas preskaŭ 27 mil km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj branĉoj de la Krimea ekonomio estas turismo kaj agrikulturo. La industriaj entreprenoj situas ĉefe en la norda parto de la respubliko.

La ĉefaj industriaj branĉoj estas kemia, maŝin-konstrua, nutra, malpeza kaj konstru-materiala industrio. Ĉe la urbo Kerĉo ekzistas gravaj kuŝejoj de fer-erco, kiujn prilaboras aro de metalurgiaj uzinoj. Nutra industrio formas ĉ. 50 elcentojn de la tuta ekonomio. Ĝiaj ĉefaj branĉoj estas vinfarado (ĉe Jalto situas la mondfama vinfarejo Masandro), fiŝ-prilaborado, tabaka kaj eter-olea industrioj. Krimeo estas la regiono, kiu produktis ĉ. duonon de roz- kaj lavend-oleo en tuta eksa Sovetio.

La ĉefaj branĉoj de agrikulturo estas vit-kulturado, hortikulturo kaj kultivado de gren-plantoj.

La Suda Bordo de Krimeo estas grava turisma kaj kuraca regiono.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj urboj de Krimeo estas interkonektitaj de busaj itineroj. Per du fervoj-linioj (Melitopolo-Simferopolo-Sebastopolo )kun la kromvojo al Eŭpatorio) kaj Armjansko-Kerĉo (kun la kromvojo al Teodozio) Krimeo estas ligita al la kontinento. En Simferopolo funkcias granda flug-haveno (kiu akceptas ankaŭ aviadilojn de internaciaj itineroj). La ĉemaraj urboj somere estas interligitaj ankaŭ de ŝipaj itineroj; kelkaj havenoj (ekz. Jalto) ofte akceptas internaciajn vojaĝ-ŝipojn. En Krimeo ekzistas la plej longa en la mondo trolebusa interurba linio Simferopolo-Aluŝto-Jalto (96 km. longa).

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la donitaĵoj de la jaro 2005 la loĝantaro de Krimeo estas 1.994.300. La nacia konsisto estas la jena:

  • Rusoj - 58.32%
  • Ukrainoj - 24.32%
  • Krime-tataroj - 12.1%
  • Belorusoj - 1.44%
  • Tataroj - 0.54%
  • Armenoj - 0.43%
  • Judoj - 0.22%

Multas ankaŭ la reprezentantoj de la aliaj nacioj (poloj, bulgaroj, grekoj, germanoj ka). Oni supozas, ke en Krimeo nuntempe loĝas la reprezentantoj de pli ol 100 nacioj.

La plej ofte uzata lingvo estas la rusa (la sola oficiala lingvo de Ukrainio estas la ukraina). Laŭ la donitaĵoj de la tutukrainia censo (2001) 77% de la krimeaj loĝantoj opinias la rusan lingvon kiel sian gepatran lingvon; ĝin sekvas la krime-tatara lingvo (gepatra por 11,4%) kaj la ukraina (10,1%).

La plejparto de la slava loĝantaro konfesas ortodoksan kristanismon. La krime-tataroj estas plejparte islamanoj-sunaistoj. Troveblas ankaŭ adeptoj de judismo, katolikismo kaj protestantismo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]