Sudaka municipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sudaka municipo
rus. Судакский горсовет
ukr. Судацька міськрада
krim. Sudaq şeer şurası
          Sin escudo.png
La centro: Sudako
Areo: 539 km2
Loĝantaro: 29 448 homoj (laŭ la jaro 2004)
Loĝ-denso: 27,92 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6566
En la municipo estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

1
1
13
1
Sudaka municipo sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro
 
v  d  r
Information icon.svg

Sudaka municipo (rus. Судакский горсовет, ukr. Судацька міськрада, krim. Sudaq şeer şurası) estas unu el la primaraj administraj unuoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio) — la teritorio, subigita al la Sudaka urba konsilantaro. La municipo troviĝas ĉe la sud-orienta bordo de la Krimea duoninsulo kaj estas fama kaj populara ripoz- kaj kurac-regiono. Administra centro de la regiono estas la urbo Sudako.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas en la sud-orienta parto de la Krimea duoninsulo. Oriente ĝi limas la Teodozian municipon, norde — la Kirovskan kaj Belogorskan distriktojn, okcidente — la Aluŝtan municipon. Sude la municipo estas lavata de la Nigra maro. La plej altaj pintoj de la Krimea montaro en la municipo atingas pli ol 800 metrojn super la marnivelo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La bazo por la ekonomio de la municipo estas ripoz- kaj kurac-industrio, turisma sfero (la plej allogaj lokoj estas Sudako kaj Novosveto) kaj ankaŭ la vin-produktado. En la municipo estas kelkaj negrandaj vinfarejoj, kiuj apartenas al la vinproduktejo "Masandro"; krome, en Novosveto troviĝas fama produktejo de ŝaŭmvinoj.

Administra konsisto de la municipo[redakti | redakti fonton]

En la municipo estas 1 urbo (Sudako) kaj 7 komunumoj, kiuj sume havas 1 urbotipan loĝlokon (Novosveto) kaj 14 vilaĝ(et)ojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj. Esperante estas prezentitaj nur la loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj. Parenteze aperas la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.

  • Daĉna komunumo
    • Daĉno (Daĉnoje, krime-tatare Taraq Taş)
    • Lesnoje (Suvuq Suv)
  • Gruŝevka komunumo
    • Gruŝevko (Gruŝevka, krime-tatare Salı)
    • Ĥolodovka (Osmançıq)
    • Perevalovka (El Buzlu)
  • Meĵdureĉa komunumo
    • Meĵdureĉo (Meĵdureĉje, krime-tatare Ay Serez)
    • Voron
  • Morska komunumo
    • Morsko (Morskoje, krime-tatare Qapsihor)
    • Gromovka (Şelen)
  • Novosveta komunumo
  • Solneĉnodolina komunumo
    • Solneĉnodolino (Solneĉnaja Dolina, krime-tatare Qoz)
    • Bogatovka (Toqluq)
    • Mindalnoje (Arqa Deresi)
    • Pribreĵnoje (Çalqa)
  • Vesela komunumo
    • Veselo (Vesjoloje, krime-tatare Qutlaq)



La loĝlokoj de la Sudaka municipo

Urbo: Sudako
Urbotipa loĝloko: Novosveto
Vilaĝoj BogatovkaDaĉnojeGromovkaGruŝevkaĤolodovkaLesnojeMeĵdureĉjeMorskojePerevalovkaPribreĵnojeSolneĉnaja DolinaVeselojeVoron
Loĝloketo: Mindalnoje


Blazono de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo Flago de Krimeo
Distriktoj:

Baĥĉisaraja distrikto | Belogorska distrikto | Ĉernomorska distrikto | Ĝankoja distrikto | Kirovska distrikto | Krasnogvardejska distrikto | Krasnoperekopska distrikto | Lenina distrikto | Niĵnegorska distrikto | Pervomajska distrikto | Razdolna distrikto | Saka distrikto | Simferopola distrikto | Sovetska distrikto

Urbaj municipoj:

Aluŝta municipo | Armjanska municipo | Ĝankoja municipo | Eŭpatoria municipo | Kerĉa municipo | Krasnoperekopska municipo | Saka municipo | Simferopola municipo | Sudaka municipo | Teodozia municipo | Jalta municipo

La Sebastopola municipo troviĝas sur la Krimea duoninsulo, sed ne apartenas al ARK (ĝi estas memstara administra parto de Ukrainio)