Armjanska municipo (Krimeo)
| Armjanska municipo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Municipo | |||||
Flago | |||||
| |||||
| Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
| Ĉefurbo | Armjansko | ||||
| - koordinatoj | 46° N, 34° O (mapo)46.10737222222233.691916666667Koordinatoj: 46° N, 34° O (mapo) | ||||
| Akvokolektejo | 162 km² (16 200 ha) [+] | ||||
| Areo | 162 km² (16 200 ha) [+] | ||||
![]() |
|||||
| Armjanska municipo | |||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
| Armjanska municipo | |
|---|---|
| ruse Армянский горсовет ukraine Армянська міськрада krime-tatare Ermeni Bazar şeer şurası | |
| komunumo • magistrato • administra unuo en Krimeo • municipa formaĵo en Rusio | |
| La centro: | Armjansko |
| Areo: | 162 km2 |
| Loĝantaro: | 26 867 homoj (laŭ la jaro 2001) |
| Loĝ-denso: | 151,28 hom/km2 |
| Telefon-kodo: | +380-6567 |
| En la municipo estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 0 3 0 |
| Oficiala paĝaro nekonata | |
Armjanska municipo (ruse Армянский горсовет, ukraine Армянська міськрада, krime-tatare Ermeni Bazar şeer şurası) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo — la teritorio, subigita al la Armjanska urba konsilantaro. Armjanska municipo estas la plej norda parto de ARK, situanta sur la Perekopa terkolo (kiu ligas la Krimean duoninsulon al la kontinento).
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En la Armjanska municipo troviĝas kelkaj grandaj industriaj entreprenoj. La plej granda estas la kemia uzino "Krimea Titano", kiu produktas titan-oksidon (TiO2), sulfuracidon, mineralajn sterkaĵojn. Estas ankoraŭ kelkaj uzinoj: Sivaŝa anilin-farba uzino (kiu estas la plej granda en Ukrainio produktanto de farboj por malpeza industrio), uzino de fer-betonaj konstrukciaĵoj.
Transporte la municipo estas ligita al ĉiuj aliaj regionoj de Krimeo per fervoja (tra la municipo pasas la fervoja linio Ĝankojo-Ĥersono) kaj busa trafikoj.
Administra konsisto de la regiono
[redakti | redakti fonton]La Armjanska municipo aree kaj loĝantare estas relative malgranda inter ĉiuj aliaj regionoj de Krimeo. La municipo havas 1 urbon (Armjansko) kaj unu komunumon (Suvorova komunumo), kiu havas 3 vilaĝojn: Suvorovo (Culğa), Perekop (Or Qapı) kaj Voloŝino (Qulla) - parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj de la loĝlokoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]|
La loĝlokoj de la Armjanska municipo | |||
|---|---|---|---|
| Urboj | Armjansko | ||
| Vilaĝoj | Perekop • Suvorovo • Voloŝino | ||
| ||||||||||||





