Ĝankoja distrikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝankoja distrikto
Distrikto
FlagoBlazono
raion of Crimea • municipa distrikto [+]

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

ĈefurboĜankojo
- koordinatoj46° N, 34° O (mapo)45.708634.3933Koordinatoj: 46° N, 34° O (mapo)
Areo2 667 km² (266 700 ha) [+]

Loĝantaro65 978 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco24,74 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+02:00, UTC+03:00 [+]

Ĝankoja distrikto (Tero)
Ĝankoja distrikto (Tero)

Ĝankoja distrikto (Krimeo)
Ĝankoja distrikto (Krimeo)
DEC

Map
Ĝankoja distrikto

Vikimedia Komunejo:  Dzhankoi Raion [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ĝankoja distrikto
ruse Джанкойский район
ukraine Джанкойський район
krime-tatare Canköy rayonı

raion of Crimea • municipa distrikto
La centro: Ĝankojo
Areo: 2 667 km2
Loĝantaro: 82 328 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 30,87 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6564
En la distrikto estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

0
2
106
5
Ĝankoja distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro nekonata
 
vdr

Ĝankoja distrikto (ruse Джанкойский район, ukraine Джанкойський район, krime-tatare Canköy rayonı) — unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Ĝi situas en la norda parto de la Krimea duoninsulo ĉe la golfo Sivaŝo. La administra centro de la distrikto estas la urbo Ĝankojo, tamen la urbo mem ne estas parto de la distrikto (ĝi formas propran urban municipon). Tra la distrikto pasas la Nord-Krimea kanalo — la ĉefa akva arterio de la norda parto de Krimeo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto situas en la norda parto de la Krimea duoninsulo. Norde kaj nordoriente ĝiaj bordoj estas lavataj de la golfo Sivaŝo. Sudoriente kaj oriente la distrikto najbaras la Niĵnegorskan distrikton, okcidente — la Pervomajskan kaj Krasnoperekopskan distriktojn.

La areo de la distrikto estas 2667 km². La reliefo estas ebena; la distrikto estas tipa stepa regiono sen naturaj arbaroj; la pli granda parto de la stepoj estas plugata.

La klimato estas modere kontinenta, duonseka, kun grandaj jaraj kaj diurnaj temperatur-ŝanĝoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La distrikto estis fondita en la jaro 1921.

En la jaroj 1927-1929 en la distrikto okazas kolektivigo, estas fonditaj pli ol 80 kolĥozoj. La distrikto evoluas ĉefe kiel agrikultura regiono. La evoluo de agrikulturo multe progresis post lanĉo de la Nord-Krimea kanalo en la jaro 1965.

Dum la dua mondmilito la distrikto estis areno de akraj partizanaj bataloj. Post la ekzilo de la krime-tatara popolo post la dua mondmilito multaj loĝlokoj ricevis novajn nomojn.

En la postmilita tempo la ekonomia kresko de la distrikto daŭris (la distrikto iĝis unu el la plej ekonomie evoluintaj regionoj de Krimeo).

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa sektoro de la ekonomio estas agrikulturo. La agrikulturo de la distrikto estas mult-faka: ĉi tie oni kreskigas legomojn, grenplantojn, vinberojn, fruktojn; bredas multajn bestojn.

Grandaj industriaj entreprenoj mankas; la ekzistantaj entreprenoj rilatas ĉefe al la nutra industrio.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra la distrikto pasas grava aŭtovojo Ĥarkovo-Simferopolo kaj du fervojaj linioj (Armjansko-Kerĉo kaj Sebastopolo-Ĥarkovo), kiuj ligas Krimeon al la materiko. Buse la distrikto estas ligita al ĉiuj aliaj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Socia sfero[redakti | redakti fonton]

En la distrikto estas 43 mezlernejoj, 45 antaŭlernejoj, unu teknika lernejo, kelkaj agrikulturaj sciencaj centroj, kelkaj hospitaloj; pli ol 60 kulturaj institucioj (4 muziklernejoj, multaj bibliotekoj, regionstuda muzeo ka.).

En la distrikto estas multe da arkeologiaj monumentoj, rilataj al bronzepoko kaj mezepoko.

Administracia divido de la distrikto[redakti | redakti fonton]

La distrikton konsistigas 28 komunumoj, kiuj unuigas 2 urbotipajn loĝlokojn (Azovsko kaj Volno) kaj 111 vilaĝ(et)ojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj loĝlokoj; la nomoj de la loĝlokoj estas neesperantigitaj escepte de la loĝlokoj, kiuj estas la centro de la koncerna komunumo. Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post ekzilo de la krime-tatara popolo.

  • Azovska komunumo
    • Azovsko (Azovskoje, krime-tatare Qalay)
  • Celina komunumo
    • Celino (Celinnoje, krime-tatare Qırq İşün)
    • Koloski (Şоlоm Aleyhem)
    • Tomaŝovka
  • Ĉajkina komunumo
    • Ĉajkino (Ĉajkino, krime-tatare Küçük Tarhan)
    • Misovoje (Tüp Aqçоra)
  • Jarka komunumo
    • Jarko (Jarkoje, krime-tatare Biy Suv Kövçe)
    • Jastrebci (Tоğunçı)
  • Jarkopola komunumo
    • Jarkopolo (Jarkoje Pole)
    • Arbuzovka (Alman Qaranğut)
    • Dubrovka
    • Naĥodka (Can Bоldı)
    • Otradnoje (Venera)
    • Slavjanka (Can Bоldı Vaqıf)
    • Timirjazevo (Rus Qaranğut)
    • Vesjoloje (Mоntanay İlgeri)
  • Jasnopolanska komunumo
    • Jasnopolansko (Jasnopoljanskoje)
    • Rjumŝino
    • Volodino (Küçük Qırq İşün)
  • Jermakova komunumo
    • Jermakovo (Jermakovo, krime-tatare Totay)
    • Kopani (Qоpan)
    • Ostrovskoje (Tarhan Sunaq)
    • Pridoroĵnoje (Dürmen)
    • Soljonoje Ozero (Tоğanaş)
    • Stolbovoje (Meçetli Qıtay)
    • Vetvistoje (Mamut)
  • Izumrudna komunumo
    • Izumrudno (Izumrudnoje)
    • Dmitrijevka
    • Kalinovka (Tjup-Kenegez, krime-tatare Tüp Kenegez)
    • Miĉurinovka
    • Novostepnoje (Novo-Ĝankoj)
    • Ovoŝĉnoje (Tav-Buzar, krime-tatare Tav Buzar)
  • Kondratjeva komunumo
    • Kondratjevo (Kondratjevo, Aksjurju-Konrat, krime-tatare Aqsürü Qоñrat)
    • Doroĵnoje
    • Rubinovka (Bek-Kazi, krime-tatare Bek Qazı)
    • Sovetskoje (Meŝen-Najman, krime-tatare Meşen Nayman)
  • Krimka komunumo
    • Krimko (Krimka, Sultan-Boĉala, krime-tatare Sultan Bоçala)
  • Lobanova komunumo
    • Lobanovo (Lobanovo, Bogemka, antaŭe Ĝadra, krime-tatare Cadra)
    • Jasnoje
    • Ĵilino (Ĝadra-Borlak, krime-tatare Cadra Bоrlaq)
    • Marjino
    • Ordenonosnoje (Aĝaj-Kat, krime-tatare Acay Qat)
  • Luganska komunumo
    • Lugansko (Luganskoje)
    • Kovilnoje (Toj-Tjobe, krime-tatare Tоy Töbe)
    • Probuĵdenije (Kurt-Iĉki, krime-tatare Qurt İçki)
    • Tutovoje (Ĝarak, krime-tatare Caraq)
    • Udarnoje (Ĝadra-Ŝejĥ-Eli, krime-tatare Cadra Şeyh Eli)
  • Majska komunumo
    • Majsko (Majskoje, Ĥoklaj, krime-tatare Hоklay)
    • Bliĵneje (Bereket, krime-tatare Bereket)
    • Larino
    • Oktjabr (Rusa Baj-Kjonĉek, krime-tatare Bay Könçek)
    • Polevoje (Karatotanaj, krime-tatare Qaratоtanay)
  • Maslova komunumo
    • Maslovo (Maslovo, Ten-Suv, krime-tatare Ten Suv)
    • Komsomolskoje
    • Subbotnik
  • Medvedevka komunumo
    • Medvedevko (Medvedevka, Avuz-Kirk, krime-tatare Avuz Qırq)
    • Predmostnoje (Tjup-Ĝankoj, krime-tatare Tüp Canköy)
    • Turgenevo (Kirk-Bel, krime-tatare Qırq Bel)
  • Mirna komunumo
    • Mirno (Mirnoje, Ĝorgun, krime-tatare Cоrğun)
    • Dneprovka (Ŝejĥ-Eli, krime-tatare Şeyh Eli)
    • Konstantinovka
    • Risakovo (Ass-Ĝarakĉi, krime-tatare Ass Caraqçı)
    • Timofejevka
  • Novokrimska komunumo
    • Novokrimsko (Novokrimskoje, Borlak-Tama, krime-tatare Bоrlaq Tama)
    • Istoĉnoje (Unua Ĉokrak, krime-tatare İlk Çоqraq)
    • Pavlovka
  • Paĥarevka komunumo
    • Paĥarevko (Paĥarevka)
    • Vipasnoje
  • Pobedna komunumo
    • Pobedno (Pobednoje, Tarĥanlar, krime-tatare Tarhanlar)
    • Novaja Ĵizn (Volna)
    • Tarasovka
  • Prostorna komunumo
    • Prostorno (Prostornoje, Nova Ŝirin, krime-tatare Yañı Şirin)
    • Antonovka
    • Aprelevka
    • Borodino
    • Niĵnije Otroĵki (Malsupra Alaĉ, krime-tatare Aşağı Alaç)
    • Slavjanskoje (Slava Ŝirin, krime-tatare Slavân Şirin)
    • Stefanovka
  • Roskoŝna komunumo
    • Roskoŝno (Roskoŝnoje, Sejit-Bolat, krime-tatare Seyit Bоlat)
    • Zernovoje (Tjobej, krime-tatare Töbey)
  • Roŝĉina komunumo
    • Roŝĉino (Roŝĉino)
    • Bliĵnegorodskoje (Nova Ĝankoj)
    • Krasnodolnoje (Borlak, krime-tatare Bоrlaq)
    • Ozjornoje (Tatara Uzun-Sakal, krime-tatare Uzun Saqal)
    • Sernovodskoje (Ĝar-Kuju, krime-tatare Car Quyu)
  • Svetla komunumo
    • Svetlo (Svetloje, Jancevo, krime-tatare Yantsevо)
    • Blagodatnoje
  • Stalna komunumo
    • Stalno (Stalnoje, Barin, krime-tatare Barın)
    • Mnogovodnoje (Artezianskoje)
    • Novofjodorovka (Avuz-Kenegez, krime-tatare Avuz Kenegez)
    • Novokonstantinovka
    • Novopavlovka
    • Ozerki (Tatara Barin, krime-tatare Tatar Barın)
    • Prozraĉnoje (Terekli-Abaŝ, krime-tatare Terekli Abaş)
    • Rodnoje (Baj-Onlar, krime-tatare Bay Onlar)
  • Tabaĉna komunumo
    • Tabaĉno (Tabaĉnoje, Aĝi-Aĥmat, krime-tatare Acı Ahmat)
    • Ĥlebnoje (Sirtki-Aĝi-Aĥmat, krime-tatare Sırtki Acı Ahmat)
    • Novoselcevo (Akŝejĥ, krime-tatare Aqşeyh)
    • Fjodorovka
  • Volna komunumo
    • Volno (Volnoje, Frajleben, krime-tatare Frayleben)
  • Zavet-Leninska komunumo
    • Zavet-Leninsko (Zavet-Leninskij, Kuĉuk-Alkali, krime-tatare Küçük Alqalı)
    • Martinovka (Karaĝi, krime-tatare Qaracı)
    • Melkovodnoje (Kuĉuk-Sunak, krime-tatare Küçük Sunaq)
    • Puŝkino (Bjujuk-Alkali, krime-tatare Büyük Alqalı)
    • Soloncovoje (Karaĉ-Baraĉ, krime-tatare Qaraç Baraç)
    • Zeljonij Jar
  • Zareĉna komunumo
    • Zareĉno (Zareĉnoje, Kamaĝi, krime-tatare Qamacı)
    • Armejskoje (Kjoremes, krime-tatare Köremes)
    • Bolotnoje (Babataj, krime-tatare Babatay)
    • Mitjurino
    • Nizinnoje (Nogajli-Kirk, krime-tatare Nоğaylı Qırq)
    • Perepjolkino (Kambar-Vakuf, krime-tatare Qambar Vaqıf)
    • Smeĵnoje (Mollalar, krime-tatare Mоllalar)


La loĝlokoj de la Ĝankoja distrikto

Urbotipaj loĝlokoj AzovskoVolno
Vilaĝoj: AntonovkaAprelevkaArbuzovkaArmejskojeBlagodatnojeBliĵnegorodskojeBliĵnejeBolotnojeBorodinoCelinnojeĈajkinoDmitrijevkaDneprovkaFjodorovkaĤlebnojeJarkojeJarkoje PoleJasnopoljanskojeJastrebciJermakovoĴilinoIzumrudnojeIstoĉnojeKalinovkaKondratjevoKovilnojeKoloskiKomsomolskojeKonstantinovkaKopaniKrasnodolnojeKrimkaLarinoLobanovoLuganskojeMajskojeMarjinoMartinovkaMaslovoMedvedevkaMelkovodnojeMiĉurinovkaMirnojeMisovojeMnogovodnojeNaĥodkaNiĵnije OstroĵkiNizinnojeNovaja ĴiznNovofjodorovkaNovokonstantinovkaNovokrimskojeNovopavlovkaNovoselcevoNovostepnojeOtradnojeOvoŝĉnojeOzerkiOzjornojeOktjabrOrdenonosnojeOstrovskojePavlovkaPaĥarevkaPerepjolkinoPredmostnojePobednojePolevojePridoroĵnojeProbuĵdenijeProstornojeProzraĉnojePuŝkinoRisakovoRodnojeRoskoŝnojeRoŝĉinoRubinovkaRjumŝinoSernovodskojeSlavjankaSlavjanskojeSmeĵnojeSovetskojeSoljonoje OzeroSoloncovojeStalnojeStefanovkaStolbovojeSubbotnikSvetlojeTabaĉnojeTarasovkaTimofejevkaTimirjazevoTomaŝovkaTurgenevoTutovojeUdarnojeVesjolojeVetvistojeVipasnojeZareĉnojeZavet-LeninskijZeljonij JarZernovoje
Loĝloketoj DoroĵnojeDubrovkaJasnojeMitjurinoVolodino