Sivaŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La golfo Sivaŝo vidata el kosmo. Per la ciferoj estas indikitaj: 1 - la Karkinita golfo de la Nigra maro; 2 - la Perekopa golfo; 3 - la Perekopa terkolo; 4 - la okcidenta parto de Sivaŝo; 5 - la orienta parto de Sivaŝo; 6 - la Arabata terlango; 7 - la Azova maro; 8 - la Ĉongara markolo; 9 - la Heniĉeska markolo
Sovetiaj soldatoj transirantaj Sivaŝon dum la Dua Mondmilito

Sivaŝo, foje nomata ankaŭ Putra maro (ruse Сиваш, Гнилое Море, ukraine Сиваш, Гниле Море, krime-tatare Sıvaş, Çürük Deñiz), estas golfo ĉe la okcidenta parto de la Azova maro. Ĝi dividas la Krimean duoninsulon disde la materiko kaj servas ankaŭ kiel la limo inter Aŭtonoma Respubliko Krimeo kaj la Ĥersona provinco de Ukrainio. Sivaŝo konsistas el multaj (pli ol 10) negrandaj golfoj, tial oni povas rigardi ĝin ankaŭ kiel golfo-sistemon.

La pli granda parto de Sivaŝo estas dividita disde la Azova maro fare de la longa kaj mallarĝa Arabata terlango (la komunikiĝo okazas per la Heniĉeska markolo). Disde la Nigra maro Sivaŝo estas barita fare de mallarĝa Perekopa terkolo.

La areo de la akvosurfaco de la golfo estas ĉirkaŭ 2 560 km² (la tuta areo, se kalkuli ankaŭ la tersurfacon, atingas 10 mil km²), la longeco de la golfo - ĝis 200 km, la maksimuma larĝeco atingas 35 km. Tuta Sivaŝo estas dividita je la Okcidenta kaj Orienta partoj fare de ĝia relative mallarĝa parto, konata kiel Ĉongara markolo.

La tuta golfo estas tre malprofunda: la maksimuma profindeco atingas 3 metrojn, dum la averaĝa profundeco estas nur 0,5-1 metro. Pro tia malprofundeco ĝiaj akvoj somere tre varmiĝas kaj fiodoras (pro kio la golfo ricevis la nomon "Putra maro"). Pro la sama kialo la saliteco de la akvo estas tre granda (ĝis 80 promiloj). La supozata kvanto de la saloj estas ĉirkaŭ 200 milionoj da tunoj. La bordoj de la golfo estas malaltaj, iom deklivaj, marĉecaj kaj salaj. Somere la akvo-nivelo en la golfo signife malaltiĝas.

La mineralaj saloj de Sivaŝo estas uzataj de kelkaj apude situantaj ĥemiaj uzinoj. La tuta teritorio de la golfo estas agnoskita kiel "marĉejo de la internacia graveco".

Sivaŝo estas konata ankaŭ pro la fakto, ke dum la Rusia interna milito ĝi estis neatendite trapasita fare de la Ruĝa Armeo dum la "Perekop-Ĉongara operaco".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]