Krimea milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krimea milito
milito
Daŭro: 1853 - 1856 (4 jaroj)
Loko: {{{loko}}}
Rezulto: {{{rezulto}}}
vdr
La atako de la mapeza surĉevala Brigado, pentrita fare de Richard Cotton Woodville (1825-1855)

Krimea milito okazis de 1853 ĝis 1856 kaj estas la plej sangverŝa kaj paradoksa en mezo de 19-a jarcento. En ĉi tiu milito partoprenis ĉiuj grandaj landoj de tiu epoko. Militteatro estis en Balkanoj kaj en Balta regiono; en Blanka maro kaj en Beringa Maro, en Pacifiko, en Kaŭkazo kaj en Nigra maro. Sed ĉefaj bataloj de okcidentaj landoj (Britio kaj Francio) kaj Turkio kontraŭ Rusio estis en Krimeo. Tiel milito estas pli fama kiel Krimea milito. La milito finiĝis kun la malvenko de la Rusa Imperio kaj la subskribo de la Pariza Packontrakto.

Antaŭkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La tuja kialo de la milito estis la forkapto fare de rusaj soldatoj de la Princlando de Moldavio kaj Valaĥio en 1853 kun la celo transpreni la grenkomercon de la danubaj landoj.

Milito[redakti | redakti fonton]

La 1-an de junio, Sankt-Peterburgo oficiale interrompis diplomatiajn rilatojn kun la Otomana Regno. Laŭ ordono de Nikolao la 1-a, la 82.000-fortaj rusaj trupoj sub la komando de generalo Miĥail Gorĉakov transiris la riveron Pruto la 21-an de junio 1853 kaj konkeris la Princlandon de Moldavio. Fine de Septembro, la sultano postulis la revenon de rusaj soldatoj trans la Pruto. La sultano deklaris militon al la Rusa Imperio.

En januaro 1854, Britio kaj la Franca Imperio sendis siajn eskadrojn en Nigran Maron kaj postulis ke Nikolao la 1-a tuj retirі soldatojn de la Princlando de Moldavio kaj Valaĥio. Nikolao la 1-a respondis per rifuzo. Tial, Britio kaj la Franca Imperio oficiale deklaris militon kontraŭ la Rusa Imperio.

Fine de julio 1854, la aliancanoj forpelis la rusojn el la okupataj teritorioj. Ilia venonta celo estis detrui la rusan Nigramaran ŝiparon kiel minaco al la Otomana Regno. Sebastopolo estis bone fortikigita de la maro. Tial la brita-franc-otomana armeo frekventis manovron - la 1-an de septembro ĝi neatendite elŝipiĝis en Eŭpatorio, kiu ne havis rusan garnizonon, kaj ekiris surtere al Sebastopono, kiu ne estis protektita de la malantaŭo. La 14-an de septembro, armeo aperis en la periferio de la ĉefbazo de la Nigramara ŝiparo. Sebastopolo estis sieĝita dum 349 tagoj. En majo 1855, la aliancanoj prenis la strategie gravajn montetojn proksime de Sebastopolo, kaj la 27-an de aŭgusto 1855 ili kaptis la ŝlosilan punkton de la defendo de la grandurbo - Malaĥovan kurganon. Plia rezisto havis neniun sencon. La rusoj mallevis la ŝipojn de la Nigramara ŝiparo en la golfo kaj forlasis Sebastopolon. Aleksandro la 2-a petis al la kontraŭuloj ĉesigi malamikecojn kaj sidiĝi ĉe la intertrakta tablo.

Postsekvoj[redakti | redakti fonton]

La partoprenantoj en la konflikto, same kiel Aŭstrio kaj Prusio, kolektiĝis en Parizo por internacia kongreso. La estro de la rusa delegacio, grafo A. Orlov, subskribis la kapitulacon de la Rusa Imperio la 30-an de marto 1856. La milito finiĝis per la Pariza Packontrakto en 1856. Li senigis Rusion je la rajto havi armean ŝiparon ĉe Nigra Maro, same kiel fortikaĵojn kaj marbordajn arsenalojn. La Rusa Imperio publike rezignis pri siaj postuloj je la Princlando de Moldavio, Valaĥio kaj suda Besarabio. La rusa imperiestro estis senigita je patroneco super la kristanoj de la Otomana Regno. En milito sume pereis 500 mil soldatoj.

Dum la milito komenciĝis agado de fama rusa ĥirurgo, akademiano, Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov, kiu dum Krimea milito unuafoje ekuzis kloroformon, gipsajn bandaĝojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]