Rusa-turka milito (1877–1878)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preno de Izmail fare de rusaj trupoj

La Rusa-turka Milito de 1877–1878, ankaŭ konata kiel Milito de Oriento, (Turke: Harbı 93 - "Milito de la naŭdekaj tri" aŭ 1877-1878 Osmanlı-Rus Savaşı; ruse: Русско-турецкая война 1877-1878) estis milito, kiu formis la politikan vizaĝon de Balkanoj en kadron, kiu ekzistas ĝis nun. Ĉi tiu milito estis limŝtono al la fino de la vojo de la Otomana Imperio kiel monda potenco.

La fono de la milito kuŝas en la nacia vekiĝo en Balkano, kune kun la ambicio de la rusia imperio reakiri teritoriojn perditajn dum la Krimea Milito, restarigi sian superregadon en Nigra Maro kaj akiri kontrolon de Bosporo kaj Dardaneloj, kaj finfine atingi aliron al la Mediteraneo. Alia grava kialo estas liberigi la slavajn popolojn de Balkanio en la sudoriento de Eŭropo disde la Otomana Imperio regata de la turkoj. La liberigitaj popoloj fare de la rusoj dum jarcentoj sub turka premo konsideras ĉi tiun militon kiel la dua komenco de sia naciiĝo. Tial ekzistas alternativaj nomoj al ĉi okazintaĵoj donita de la naciismaj historiistoj de la 20-a jarcento, tiaj kiaj "Rumana Milito por Sendependiĝo" aŭ "Bulgara Milito por Sendependiĝo", ktp.

Rezulto de la milito, la princlandoj de Rumanio, Serbio kaj Montenegro deklaris sian oficialan sendependecon kaj liberigon de la Otomana Regno, kvankam en praktiko ili funkciis kiel sendependaj unuoj dum pluraj jaroj. Post preskaŭ 500 jaroj da otomana regado, kiu daŭris de 1396 ĝis 1878, la bulgara ŝtato estis restarigita, ĉi-momente kiel aŭtonoma princlando laŭ la Traktato de San Stefano. La Kongreso de Berlino poste transdonis Bosnion kaj Hercegovinon al la Aŭstria-Hungara Imperio, la insulo Kipro estis transdonita al la Brita Imperio kaj la regiono de Besarabio, kaj la urbo Kars estis transdonita al la Rusia Imperio.