Evenkio
Эвэды автономнай округ1 Эвенкийский автономный округ2 | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ĉefurbo | Tura 64°17′N 100°13′E | ||||
La plej granda urbeto | Tura (5 900 loĝ.) | ||||
Guberniestro | Boris Zolotarev | ||||
Areo | 767 600 km² | ||||
Loĝantaro (2002) – entute – denseco |
17 679 0,02 / km² | ||||
Tempozono – somere |
+7 UTC+8 | ||||
Fondita | 1-a de decembro 1930 | ||||
1 evenka - Evedi avtonomnaj okrug 2 rusa - Evenkijskij avtonomnij okrug |
Evenkio estas aŭtonoma distrikto en Siberio en Rusio. Norde Evenkio limiĝas al Tajmira aŭtonoma distrikto, oriente al respubliko Jakutio kaj al Irkutska provinco kaj sude kaj okcidente al Krasnojarska regiono. Evenkio estas parto de Krasnojarska regiono.
Geografio[redakti | redakti fonton]
- Rivero Ŝtona Tungusko
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
La loĝantaro de Evenkio estas 17 679 (laŭ censo en 2002). La nombro de loĝantoj malkreskis dum lastaj jaroj pro la elmigrado. La denseco de loĝantaro estas nur 0,02 loĝantoj po kvadratkilometro (la plej malalta en Rusio).
Etna strukturo[redakti | redakti fonton]
La plej grandaj naciecoj en la distrikto estas rusoj kaj evenkoj. Krome tie loĝas jakutoj kaj grupo da ketoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Evenkia aŭtonoma distrikto estas fondita la 1-an de decembro en 1930.
Laŭ la referendumo organizita la 17-an de aprilo 2005 la distrikto aliĝos al Krasnojarska regiono la 1-an de januaro 2007.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo de la distrikto (ruse)
- Retejo pri evenkoj (ruse kaj iomete en la evenka)
- TTT-paĝo pri la evenka popolo (angle)