Sudaltaja lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sudaltaja lingvo estas unu el du lingvoj, kiuj formas Montar-Altajan lingvaron. Ĝin uzas plimulto de altajanoj kaj ĝuste ĝi estas, kune kun la rusa, oficiala lingvo de Respubliko Altaj de Rusio. Ĝis 1948 oni uzis por ĝi terminon ojrota lingvo.

Tradicie oni rigardis nordaltajan lingvon kune kun la sudaltaja kiel unu altajan lingvon, sed laŭ modernaj klasad-skemoj de tjurkaj lingvoj ili estas apartaj. Krome, kelkaj apartaj dialektoj de nordaltaja kaj sudaltaja lingvoj (inter kiuj la teleuta kaj la tubalara), kvankam lingvistike estas nur dialektoj, estas oficiale rigardataj kiel apartaj minoritataj lingvoj de Rusia ŝtato.

Laŭ censo de 2002 entute en Rusio 65534 personoj asertis ke ili regas altajan lingvon[1]. Laŭ esploro, nur ĉirkaŭ 10 mil el ili parolas nordaltajajn dialektojn, kaj ĉe ĉiuj aliaj temas pri la sudaltaja. El la parolantoj de altajaj lingvoj nur ne pli ol 2% povas flue paroli[2]

Klasado[redakti | redakti fonton]

Al sudaltaja lingvo apartenas 4 dialektoj:

Oni ne scias nun, kiom da parolantojn havas ĉiu el tiuj dialektoj. Proksimumaj divenoj estas ke ĉiun el lastaj tri dialektoj uzas po ĉirkaŭ 3 mil homoj, kaj ĉiuj aliaj altajparolantoj uzas na altaj kiĵi.

Krome, lingvon tre proksiman al la altajaj uzas malgranda komunumo en Ĉinia Altajo apud lago Kanas. Ĝi estas plej proksima al la telengita dialekto.

Ekzistas versio ke sudaltaja lingvo apartenas al ĥakasaj lingvoj, sed nun oni trovas ĝin dubinda pro uzo de intervokala -j- anstataŭ -z-. Pli verŝajne, ĝi estas kirgiz-kipĉaka lingvo.

Skribsistemo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe en sudaltaja lingvo oni uzas cirilan alfabeton, kiu inkluzivas ĉiujn rusajn literojn kun aldonaj literoj Ҥ, Ј, Ӧ, Ӱ. Unua alfabeto por altajaj lingvoj aperis en 1840-aj jaroj, kaj baziĝis sur tiama rusa alfabeto. En periodo inter jaroj 1928 kaj 1938 uziĝis skribsistemo surbaze de latina alfabeto, sed poste oni ree ekuzis la cirilan.

Literatura lingvo[redakti | redakti fonton]

Unuaj libroj en la altaja aperis en 19-a jarcento. Tiuj estis tradukoj de Biblio kaj de aliaj religiaj tekstoj, kiuj faris Rusa Ortodoksa Eklezio por konverti altajojn al kristanismo. En 1869 en Kazan publikiĝis detala gramatiko de altaja lingvo kaj en 1884 - la unua vortaro[2]. En disvolvo de altaja literaturo kaj literatura lingvo grandan rolon ludis altaja verkisto Miĥail Ĉevalkov.

La moderna literatura lingvo baziĝas sur vera altaja dialekto. Ekde oktobra revolucio de 1917 bazo de literatura lingvo estis teleuta dialekto, kaj eĉ nun kelkaj lokaj verkistoj uzas ĝin.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Всероссийская перепись населения 2002 года. Том 13. «Коренные малочисленные народы Российской Федерации» ruse
  2. 2,0 2,1 Энциклопедия «Кругосвет» ruse

Ligoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Баскаков Н. А. Алтайский язык. М., 1958.
  • Грамматика алтайского языка, составленная членами Алтайской духовной миссии. Казань, 1869
  • Дыренкова Н. П. Грамматика ойротского языка. М.; Л., 1940
  • Тощакова Т. М. Грамматика ойротского языка. Новосибирск, 1939
  • Баскаков Н. А., Тощакова Т. М. Ойротско-русский словарь. С приложением краткого грамматического очерка ойротского языка Н. А. Баскакова. М., 1947
  • Вербицкий В. И. Словарь алтайского и аладагского наречий тюркского языка. Казань, 1884
  • Коргунбаева Н. И. Алтайско-русский — русско-алтайский словарь. Горно-Алтайск, 1991