Altaja lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Montar-Altaja lingvaro)

Altaja (ojrota) lingvo (memnomo: Altay til) estas nord- aŭ sibirioturka lingvo, unu el tjurkaj lingvoj. Laŭ censo de 2002, nombro de parolantoj en Rusio estas 65534 personoj[1]. Plimulto el ili loĝas en Respubliko Altaj, kie altaja lingvo estas dua oficiala lingvo krom la rusa.

El inter la tjurkaj lingvoj la altaja plej proksimas al la kirgiza.

Klasado[redakti | redakti fonton]

Modernaj esploroj de Rusiaj tjurkologiistoj sugestas, ke altaja lingvo estas ne unu lingvo, sed almenaŭ du - la nordaltaja kaj la sudaltaja. Krome, multaj apartaj dialektoj de ili estas jam longe oficiale konsiderataj apartaj minoritataj lingvoj kaj ĝuas ioman protekton kiel endanĝeritaj. Pro tio oni proponas rigardi altajan lingvon kaj ĝiajn variantojn kiel tuta Montar-Altaja lingvaro, al kiu apartenas:

Krome, lingvon tre proksiman al la altajaj uzas malgranda komunumo en Ĉinia Altajo apud lago Kanas. Ĝi estas plej proksima al la telengita dialekto.

Historie, altajaj lingvoj tenas grandajn similaĵojn kun la kirgiza, sed jam en Mezepoko la kirgiza malproksimiĝis de ili pro pli da kontaktoj kun kipĉakaj lingvoj.

La pozicio de altajaj lingvoj ene de la tjurka lingvaro estas iom neklara. Kiam oni konsideras ilin unu lingvo, oni apartenigis sudajn dialektojn al kipĉako-kirgiza sublingvaro, kaj la nordajn - aŭ al ujgura, aŭ al ĥakasa branĉo de eost-tjurka sublingvaro[2]. Sed pli modernaj skemoj pruvis, ke, unue, nordaltaja kaj sudaltaja estas evidente du malsamaj lingvoj, kaj due, ili apartenas al aparta subgrupo de ĥakaso-altaja grupo.

Gramatikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Gramatikaj karakterizaĵoj de altajaj lingvoj estas lipa vokala harmonio. Altajaj lingvoj havas plenan aron de afiksoj por ĉiuj vastaj vokaloj - do, ne nur por ae, kiel plimulto de tjurkaj lingvoj, sed ankaŭ por o kaj ö - ekzemple, pluralaj finaĵo estas, per cirilaj literoj, -лар/-лер/-лор/-лöр. Nordaltaja lingvo konservas finaĵan g en plimulto da vortoj, kaj la sudaltaja perdas ĝin - ekz. vorto monto en nordaltaja estas «таг» ([tag]) kaj en la sudaltaja «туу» ([]). Ĉiuj altajaj lingvoj diferencigas longajn kaj mallongajn vokalojn. Ĉiuj komencaj konsonantoj krom b kaj d/g estas senvoĉaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Дыренкова Н. П. Грамматика ойротского языка. М.—Л., 1940.
  • Баскаков Н. А. Алтайский язык. М., 1958.
  • Коргунбаева Н. И. Алтайско-русский — русско-алтайский словарь. Горно-Алтайск, 1991

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]