Federacia Konsilio de Rusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Coat of Arms of the Russian Federation.svg

La Federacia Konsilio (aŭ Federacia Soveto; ruse Совет Федерации [prononco "Savjet Federacii] estas la dua ĉambro de la ŝtata parlamento de Rusio, kies du ĉambroj kune nomiĝas Federacia Asembleo de Rusio. La Federacia Konsilio laŭ la stato de januaro 2008 havas 168 seĝojn por la reprezentantoj de la federaciaj subŝtatoj. La 84 federaciaj subŝtatoj preprezentiĝas kun po unu sendito de la regiona ekzekutivo kaj ekzekutivo.

Kontraŭe al la unua parlamenta ĉambro, la Dumao, la Federacia Konsilio ne povas esti malfondata de la ŝtata prezidento. La Konsilio pludecidas pri leĝoj, per tio ke ĝi aŭ plugvidas la leĝojn deciditajn de la Dumao al la ŝtata prezidento por ties subskribo, aŭ resendas ilin al la Dumao.

Ekde la 5-a de decembro 2001 la politikisto Sergej Miĥailoviĉ Mironov estas prezidanto de la Federacia Konsilio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]