Prabulgaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prabulgaroj
popolo
Tjurkaj popoloj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
The ancient homeland of the Bulgars at Hindu Kush and Pamir, according to the map of Central Asia from the Armenian geographical atlas ‘Ashharatsuyts’ (5-7 century), reconstructed by academician S.T. Eremian.

Prabulgaroj, bolgaroj, estas tjurka popolo, kiu aperis post la disfalo de la Huna imperio en la dua duono de la 5-a jarcento en Norda Kaŭkazio. Tie ili fondas Grandan Bulgarion en 632, sed en 668 ĝi estis konkerita de la ĥazaroj.

Post la kolapso de Granda Bulgario la prabulgaroj gvidataj de Asparuĥ lasis Kaŭkazion kaj venis al Danubo. Tie en 680 kune kun la slavoj ili faris grandan venkon super la bizanca armeo kaj fondis la Unuan Bulgaran Imperion. La posteuloj de la prabulgaroj, venintaj kun Asparuĥ miksiĝis kun slavoj, postlasinte sian etnonomon al la moderna popolo de bulgaroj.

Alia grupo de prabulgaroj, t.n. “arĝentaj prabulgaroj” migris al la elfluo de Dono kaj poste al la Meza Volgio. Ili estas gvidataj de alia filo de Kubrat – Kotrag. Poste tiuj prabulgaroj fondas Volgian Bulgarion. La volgiaj prabulgaroj estis unu el la bazaj elementoj en la etnogenezo de la tatara kaj la ĉuvaŝa popoloj.

La tria grupo de prabulgaraj triboj sub gvido de Batbaj, t.n. “nigraj prabulgaroj” restis en la sama loko kaj cedis al la ĥazaroj. La restaĵoj de la Batbajaj prabulgaroj pli poste (en la 9-15-a jarcentoj) estis unu el la bazaj komponentoj en la etnogenezo de la modernaj balkara kaj karaĉaja popoloj, formiĝintaj sub forta influo de peĉenegoj kaj kipĉakoj.

Galerio[redakti | redakti fonton]