Samojeda lingvaro
Aspekto
Samojeda lingvaro estas lingvo-grupo en familio de Urala lingvaro. Samojedaj lingvoj estas parolataj en Rusio ambaŭflanke de Urala montaro. Entute ĉirkaŭ 30 000 personoj parolas samojedajn lingvojn.
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]
|
Eneca lingvo estas foje apartigita kiel du lingvoj: tundra-eneca kaj arbara-eneca.
Kojbala, karagasa kaj tajgia, kiuj estas foje klasifikitaj kiel apartaj lingvoj estas fakte dialektoj de kamasa aŭ matora lingvoj.
Geografia disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Samojedaj lingvoj estas parolataj en teritorio de la Blanka Maro ĝis la Lapteva Maro, en la marborda regiono de Rusio, inkluzive de Novaja Zemla, la Jamalo duoninsulo, elfluejoj de riveroj Obo kaj Jenisejo kaj la Tajmiro duoninsulo. Pli frue samojedaj lingvoj estis parolataj ankaŭ en Suda Siberio, ĉe Sajana montaro.

