Volgogermanoj

La Volgogermanoj (germane Wolgadeutsche aŭ germane Russlanddeutsche, ruse поволжские немцы, povolĵskie nemci aŭ ruse немцы Поволжья) estis etnaj Germanoj kiuj loĝis laŭlonge de la Rivero Volga en la regiono de sudorienta Eŭropa Rusio ĉe Saratov kaj sude. Rekrutita kiel elmigrantoj al Rusio en la 18a jarcento, ili rajtis pluteni sian germanajn kulturon, lingvon, tradiciojn kaj ekleziojn: (Lutera, Reformita, Katolika, kaj Menonita). En la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, multaj Volgogermanoj elmigris al Dakotoj kaj al aliaj ŝtatoj en Okcidenta Usono, same kiel al Kanado kaj al Sudameriko.
Post la Naziisma invado de Sovetunio en 1941 dum la Dua Mondmilito, la soveta registaro konsideris la Volgogermanojn eventualajn kunlaborantojn kaj transportis multajn el ili orienten, kie multaj mortiĝis. Post la milito, Sovetunio forpelis kelkajn etnajn germanojn okcidenten. Fine de la 1980-aj jaroj, multaj el la restintaj etnaj germanoj moviĝis el Sovetunio al Germanio.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- The Center for Volga German Studies at Concordia University
- Germanoj el Russia Heritage Society
- Flago
- Volgogermanoj
- American Historical Society of Germans from Russia
- Germans from Russia Heritage Collection North Dakota State University
- Germans from Russia in Argentina Genealogy hispane
- Wolgadeutschen ruse
- The Golden Jubilee of German-Russian Settlements of Ellis and Rush Counties, Kansas
- Germanoj el Rusio en Argentino
- German Memories - Volga Germans Migration Towards Americas