Karaima lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karaima lingvo
къарай тили, karaj tili
Parolata en:Krimeo, Litovio, okcidenta Ukrainio
Parolantaro:ĉ. 1000
Genetika
klasifiko:

Tjurka
   Kipĉaka
      Karaima

La Karaima lingvo (laŭ la dialekto de Krimeo: къарай тили, laŭ tiu de Trakai: karaj tili) estas tjurka lingvo kun hebreaj influoj, simile al la jidajudhispana lingvoj ankaŭ tradicie parolataj de judoj. Ĝin parolas la karaimoj - etne judaj anoj de karaima judismo sur la krimea duoninsulo, en Litovio kaj okcidenta Ukrainio. Nuntempe restas nur proksimume 1000 aktivaj parolantoj. La tri ĉefaj dialektoj estas tiu de Krimeo, Trakai kaj Haliĉ. En Krimeo por skribi en la lingvo oni uzas cirilajn literojn, dum en Trakai estas uzata variaĵo de la latina alfabeto.

La litova dialekto de la karaima lingvo estas parolata precipe en la urbo de Trakai. Dum parto de la mezepoko Trakai estis la ĉefurbo de Litovio, kaj krimeaj karaimoj estis dungitaj ĉi tie fare de la litova grandduko Vytautas dum la jaroj 1397 kaj 1398 por defendi la granddukan kastelon. Estas ŝanco ke la lingvo pretervivos en Trakai pro oficiala subteno de la litovaj instancoj, kaj pro la turisma altiro de la karaima kvartalo. Intertempe en Trakai ekzistas muzeo pri la karaima komunumo kaj pluraj karaimaj restoracioj. La lokaj karaimoj estas gravaj partoprenantoj de mezepokaj festoj de la urbo, kaj multaj diras ke la nova blazono de la urbo bildigas karaimon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]