Karaismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karaima judismo)
La kenessa (sinagogo) de karaimoj de Trakai.

Karaismo (karaimismo, karaima judismo; hebree יהדות קראית [Yahadut Qara’it]) estas religia varianto de judismo.

La nomo[redakti | redakti fonton]

La vorto karaim (hebree קָרָאִים) aperis ĉ. la 9-a jarcento samtempe kun la vorto rabenisto, kaj tiuj du terminoj dekomence signifis du kontraŭajn alvenojn al la juda kredo.[1] Ĝi devenas de la hebrea verbo kara (קרא), kiu signifas "legi" kaj estas siavice parenca al Mikra (מקרא), la antikva nomo de sankta tekstaro en judismo — t.e. eblas traduki la vorton karaim kiel "legantoj", "tiuj, kiuj legas sanktajn tekstojn". Tio ĉi kongruas kun al bazo de la karaima kredo, kiu postulas ke ĉiu kredanta judo mem legu kaj interpretu la sanktajn tekstojn por si mem, kontraŭe al rabenistoj, kiuj utiligas la buŝan tradicion kaj opiniojn de aŭtoritataj rabenoj.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Karaismo estiĝis inter la 8-a kaj 9-a jarcentoj en Mezopotamio, tiam konkerita kaj regata de islamaj Araboj. Ekzistas du plej popularaj versioj de ĝia deveno: rabenistoj asertas ke la karaiman "sekton" kreis grava juda teologo Anan ben David el Bagdado pro ofendiĝo kiam oni elektis lian pli junan fraton Josia ekzilarko anstataŭ lin, dum karaimoj mem neas tiun version kiel kalumnuion kaj asertas ke ilia kredo venas de multe pli fruaj purismaj grupoj en judismo, kiuj jam en tempoj de la Dua Templo pridubis kaj kritikis la buŝan tradicion.

Post la malkovro de la Manuskriptoj de la Morta Maro aperis diskutoj pri tio kiom forte la karaiman kredon influis esenoj de Kumrano kaj iliaj devenaj sektoj. Unu el argumentoj por tiu influo estas trovo inter la Manuskriptoj de la tiel nomata Damaska Dokumento, kies kopioj ankaŭ troveblas en Genizo de Kairo kaj estas konsiderata sadukea literaturo.

Iuokaze, tiu “nova” juda religio estis tre influita de islamo kaj akirinta unu el la plej pikaj obĵetoj levitaj de Korano kontraŭ judismo: la supozita forlaso de la origina rigora monoteismo (kiu estis reprenita ankaŭ de Mahomedo) kaj "degeneriĝo" al la dia plureco ĉe la rabenaj judoj. La oficiala judismo reĵetis tiun akuzon rimarkante ke la diskutoj pri la atributoj de Dio kaj de la Torao aŭ Tanaĥo ne multobligas Dion.

La aliĝantoj al karaismo ekrifuzis ĉiun hebrean skribon aperintan post la estiĝo de la Torao – nome Talmudo, Kabalo, kolekto de 613 preceptoj – kaj startigis vastan misian kampanjon kiu etendiĝis al mediteranea Afriko kaj ĝis al bordoj de la Nigra Maro, ĉiam batalanta kontraŭ la oficiala religia judismo. Ĉi tie la nova religio estis akceptita de popoloj de turka lingvo, nome la Karaimoj. Nun en la mondo oni kalkulas supervivantaj ĉirkaŭ 30.000 karaimoj, la plejgranda parto vivantaj en Israelo en la zonoj de Ramlo, Aŝdod kaj Be'er Sheva)[3], sed etaj komunumoj ĉeestas ankaŭ en Antverpeno, Novjorko kaj Bostono. Apartan kazon konstituas la karaimoj de Trakai, etne kaj lingve turkaj, enloĝiĝinta en Litovio en la 14-a jarcento.

Karaisma kredo[redakti | redakti fonton]

Karaismo hororkrie reĵetas la buŝan tradicion de Judismo, nome la tieldiritan buŝan Toraon, kristaliĝintan antaŭe en la miŝno redaktita ĉirkaŭ la jaroj 200-aj (do eĉ antaŭ la redakto de Talmudo, ĉar oni kontestas ĝuste ke tio kio devus esti nur buŝa farigis skribita, plue en malsamaj formuloj kaj foje malsamaj inter si. La rifuzo, inspirita el antikvaj tradicioj sadukeaj kaj el la doktrinoj de la Esenoj de Qumran, kies eble karaimoj estis malkovrintaj kelkajn manuskriptojn, etendiĝas ankaŭ al la aldono Gemaro palestina kaj babilona. Karaimoj iumaniere konsentis ankaŭ kun nebibliaj instruaĵoj de ilia fondinto Anan ben David (715811), pri la reenkarniĝo de la animoj, pri iuj asketecaj praktikoj kiel rezigni viandon kaj vinon funebromemore de Monto Sion kaj oponi al medicinistoj pro la konsidero ke nur Dio povas sanigi la malsanulojn.

Karaismo estas komplekse taksata de esploristoj iu speco de reveno al la Malnova Testamento, surbaze de la repreno de ideoj atestitaj en la judisma epoko de la periodo antaŭ la detruo de la Templo de Jerusalemo de la jaro 70 p.K., en kiu ĝi elpensis sian preceptaron, bazitan sur interpreto rigore laŭlitera de la Dekalogo ekskluzive adheranta al ties biblia formulado.

Karaismo prilaboris ankaŭ sian kalendaron, strukturitan surbaze de la luna monato en la dispartigo de la monatoj; la jarkomenco, male, estas kalkulata sur la ciklo de la ĥordeo ("Aviv").

Karaisma liturgio[redakti | redakti fonton]

preĝtukozizzit de karaismoj.

Kiel ceteraj judaj pensfluoj, ankaŭ karaismo respektas la Ŝabaton, dum kiu la fideluloj vizitas siajn templojn ("kenessa") por partopreni en la diaj kultaĵoj. Tiu kiu prezidas la kulton, nomita hazzan ĝuste kiel judaj kantistoj, limiĝas gvidi la ĥoron kaj la kantojn adresitajn en la direkto de la Sankta Ŝranko (Aron haQodesh), kutime dekoraciita per ĉizaĵoj reproduktantaj psalmajn versegojn kaj dekalagajn (la samaj elementoj kiuj kombinas la porpreĝajn librojn). La fideluloj ĉeestas ceremoniojn post rita lavado de la manoj kaj ofte, dum la preĝado, ili komplete surtere etendiĝas laŭ uzo pli de islamanoj ol de judoj kiuj praktikas la tutetendite adorkliniĝon nur en solenaj festoj kiel en la Yom Kippur. Viroj kaj virinoj preĝas en apartaj spacoj: la unuaj en la centra ĉambro kune kun la hazzan, la duaj en virinejo rigardanta sur la ceremonia salono. La karaisma liturgio ekskludas ankaŭ ekbruligon de vaksokandeloj pretigante al la ŝabato.

Konfliktoj kun la rabena judismo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi paragrafo ricevas fonton el: Michael L. Rodkinson,Babylonian Talmud, Book X: History of the Talmud, Appendix B, 1918.[4] Karaimoj asertas ke sia doktrino ligiĝas rekte al Moseo kaj al vera pentateŭko kaj ke ĝi estis konservita en la regno de Jehuda de Roboamo, dum la rabena judismo estus bazita sur la buŝa Torao, disvolviĝinta en la apostata regno de Geroboamo. La precipaj tekstoj de karaismo akre reĵetas la rabenajn instruaĵojn de la Miŝno kaj Talmudo. Iliaj sanktaj libroj estas:

  • Sepher Milhamoth Adonai, nome "Libro de la militoj de Dio", de Salman b. Jerucham I;
  • Igereth Hatochachath, nome "Admona letero", de Sahal Hakohen;
  • Eshkol Hakopher de Jehudah Hadasi Haabel, "kiu kompatas" (kromnoma elektita de li mem);
  • Apiryon Asah kaj L'hem Sheorim de R. Solomon la turko;
  • Asara Maamaroth de Elijah el Jerusalemo.
  • Amuna Omen de Abraham b. Joshua el Jerusalemo.

Dum la karaimoj akuzas la rabenaron pri falsado de la Torao-Pentateŭko kaj pri ĝia anstataŭigo per propraj tradicioj, la rabenaj judoj akuzas karaimojn pri kreo de la falsaj versioj de Talmudo por ŝajnigi oficialan falsadon de la Torao flanke de rabenoj.

Karaimoj malpermesas rilatojn kun la “herezaj” rabenaj judoj kaj eĉ pli la geedziĝon interkonfesian aŭ komercajn rilatojn.

La kontrasto inter la du fratinaj religioj estis laŭlonge de jarcentoj tiom intensa ke komence de la 2-a jarcento (nome en epoko sufiĉe ĵusa kaj tamen antaŭa de la Holokaŭsto, Michael Levi Rodkinson aŭdacis aserti ke tiu malamo de karaimoj al la frataj judoj ne havas paralelon en aliaj religioj en neniu epoko.” [5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu juĝo, laŭ judaj historiistoj, priskribas la okazaĵojn rilatajn al la du religioj, en kiuj la karaimoj neniam ĉesis kontrasti aŭ embarasi la judojn rabenajn.

Karaimoj sukcesis instaliĝi preskaŭ ĉie kie radikiĝis la oficiala judismo. Dum sia ora epoko – 10-a kaj 11-a jarcentoj - ili sukcesis komunume konstituiĝi eĉ en Hispanio.

Dum la 2-a jarcento komenciĝis karaisma elmigra fluo en la direkto de Israelo, dekomence kontrastita de la rabenaj aŭtoritatoj. Hodiaŭ karaimoj en Israelo nombras 20-25 milojn. Koncentritaj en Ramlo, Aŝdod kaj Be'er Sheva.

Historiaj gravuloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Philip E. Miller, Karaite Separatism in 19th Century Russia, Hebrew Union College Press, 1993. Extraits consultables sur Google books, avec un compte Google.
  • Jean-François Faü, Les Caraïtes, Brépols (éditions), 2000.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karaismo — artikolo en ruslingva Elektronika Juda Enciklopedio (ruse).
  2. Тирияки Д. Ищите тщательно в Библии и не полагайтесь на мое мнение // Caraimica № 1, International Institute of Crimean Karaites, 2007.
  3. Joshua Freeman, Laying down the (Oral) law, in "The Jerusalem Post".
  4. [1].
  5. Verko citita, p. 157

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]