Araboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arabo)
Araboj
العرب
etno
Ŝemidoj • peoples of the Quran
Ŝemidoj
Suma populacio

450 millionoj

Ŝtatoj kun signifa populacio
Mezoriento
Fekunda duonluno
Araba duoninsulo
Nord-Afriko
Lingvo(j)
araba
Religio
Islamo, kristanismo kaj aliaj religioj
Parencoj
ŝemidoj
vdr

Araboj estas popoloj disvastiĝintaj en Sud-Okcidenta Azio, Nord-Afriko (Sirio, Irako, Egiptio, Libio, Sauda Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj), kiuj nuntempe parolas la araban lingvon aŭ iun dialekton de ĝi (kaj kiuj ĝenerale, origine estas islamkredantoj ekde iom post la fondiĝo de Islamo komence de la 7-a jarcento).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Arabparolata mondo

Kvankam nuntempe oni ofte asociigas la nomon araboj kun islamo, ankaŭ antaŭ la fondiĝo de islamo komence de la 7-a jarcento multaj ŝemidaj popoloj de la Araba duoninsulo jam estis nomataj araboj, ekzemple fare de la ĉirkaŭaj grandaj civilizoj de Mezopotamio, aparte la ekspansiemaj regnoj Asirio kaj Babilonio, kaj de la kronikistoj de antikva Egiptio. Tiel ekzemple la anoj de la antikva regno Nabateo kun sia ĉefurbo Petra de tiuj ĉirkaŭaj regnoj konsideriĝis araboj. Supozeble tiuj regnoj ankaŭ konsideris la hebreojn, la loĝantojn interalie de Izraelo kun Samario, Judio kaj Edomo, araboj, ĉar ili same vivis en la Araba duoninsulo, kaj en la jarmiloj antaŭ nia erao kompreneble ankoraŭ tute ne konatis iu konstruata antagonismo inter la malnovega religio de judismo kaj la nova religio de islamo aldonita ekde la 7-a jarcento de nia erao.

La araboj vivis origine nur sur la Araba duoninsulo, sed ekde la 7-a jarcento ili konkeris Okcident-Azion, Nord-Afrikon kaj multaj el ili translokiĝis al la konkeritaj areoj, kie ili disvastigis la araban lingvon, islamon kaj evoluigis la araban kulturon. Ili okupiĝis ĉefe pri bestobredado (beduenoj) aŭ pri agrokulturo (felaĥo), grava parto estis komerco.

La araboj kunportis sian kulturon (i. a. la nuntempaj ciferoj estas arabdevenaj) al la Hispana duoninsulo, poste subigis ilin la Otomana Imperio. Post la Unua Mondmilito, Britio kaj Francio transprenis de la Otomana Imperio la potencon kaj elformis t.n. mandatojn. iom post iom ĉiu araba lando akiris sian sendependecon.

La arabaj landoj lokiĝas sur grandaj rezervoj de nafto. Ili eluzis tiun fakton en 1973, kiam pro milito inter Israelo kaj Egiptio kaj Sirio ili ne eksportis nafton, tiel 4-obliginte la naftoprezojn (Vidu la Naftokrizo de 1973). Tio kaŭzas ekonomian problemojn en ĉiu lando, sed tio rapidigis la ŝuldiĝon de la dua, tria mondo al la unua. La unua mondo (evoluintaj kapitalismaj landoj) sukcese travivis tiun naftoŝokon kaj ellaboris energiŝparajn ilojn, interalie konstruis atomcentralojn.

La araba mondo neniam estis unueca, ĉar vivas inter la araboj diversaj kutimoj en la landoj . Kvankam NASSER (kaj poste KADHAFI) provis unuigi la arabajn landojn, tio ne sukcesis, pro la diversaj eksteraj apogantoj de la landoj (Usono ĉiam apogis la emiratojn, Saud-Arabion, Israelon en la regiono), kio kaŭzas ĉiam malkonsenton inter la arabaj landoj eĉ en la Araba Ligo, politika organizo de la arabaj landoj.

La riĉa naftorezervo ebligis ĝis hodiaŭ la konserviĝon de la triba, vira socio (Patriarkismo).

Araba dancistino el Alĝerio (National Geographic Magazine, 1917).
Eugène Delacroix (1850): Arabo atakita de leono.

Artoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Araboj disvolvigis ampleksan kaj riĉan kulturon ĉefe el la epoko de la Islama disvastiĝo, kiam la araboj kontaktis kun aliaj kulturoj kiel tiuj de Irano, ĝis Hindio kaj Ĉinio oriente, kaj de Turkio, Antikva Grekio, berberoj kaj Al-Andalus. Tiu akirita riĉo montriĝis ĉefe en la kampoj de la arto (ekzemple vidu arabesko), literaturo kaj scienco.

Laŭ Francisko Azorín la araba arto estas Arto el la araboj aŭ ĝin imitanta. La arkitekturo estis elvolba, tre ornamplena per ĉizaĵoj, azulehoj, k. brilaj koloroj. Ĝiaj 5 skoloj nomiĝas: sirio- egipta, mogreba, persa, turka kaj hinda.[1]

Araba kuirarto (arabe: مطبخ عربي) estas kuirarto de la araboj, difinita kiel la diversaj regionaj kuirartoj en la araba mondo, el Magrebo al la Fekunda duonluno, kaj la Araba Duoninsulo. La kuirartoj ofte estas jarcentaj kaj reflektas la kulturon de granda interŝanĝo de spicoj, herboj kaj manĝaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 18.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • (angla) Rayan Fakhoury, Still Arab, LARB, la 29-an de januaro 2021.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]