Arabesko (ornamaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de 15a-jarcenta ceramika panelo el Samarkando kun blanka kaligrafio sur blua arabeska fono.
Islama reliefa panelo el Medina Azahara, Kordovo, Hispanio, ĉ. 940.

Arabesko (arabe عربي, latinliterigite ′arabi) estas ornamaĵo origine fontanta el la islama arto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi konsistas el interplektitaj elegante kurbiĝantaj linioj, kiuj simbolu strikte stiligitajn plantajn tigojn. La nomo devenas pro la origine ofta kombino de la ornamaĵo kun arabaj karaktroj.

Laŭ Francisko Azorín arabesko estas Ornamo imitanta kunplektitajn branĉojn, foliojn, liniojn, laŭ la araba gusto.[1]

La propra Azorín mem listigas la terminon ataŭriko (el hispana ataurique, kaj tio el araba at taurika (foliaĵo)) kvazaŭ ĝi estus io diferenca el arabesko, sed lia priskribo montras ĝin kvazaŭ per samaj vortoj jene:

Citaĵo
 Tipa bareliefa arabesko imitanta kunplektitajn branĉojn, k. foliojn; paneloj tiel prilaboritaj ornamas murojn k. plafonojn de arabaj konstruaĵoj. 

[2]

En la 16-a jarcento arabeskoj kun la arto de la Maŭroj tra Hispanio atingis vastajn partojn de la kristanisme influitaj eŭropaj ŝtatoj. Aparte impresaj arabeskoj troveblas en la kastelo Alhambro en Granado. En Eŭropo, arabeskaj ornamaĵoj iĝis uzataj interalie en arkitekturo, kiel ŝtofa dekoraĵo, en blazonoj kaj en kaligrafio respektive arta libropresado.

Arabesko en latinida skribo[redakti | redakti fonton]

En latinida belskribo kaj presarto arabesko estas ornamaĵo per kiu oni plilongigas strekon de litero eksteren, eĉ ekster la linion aŭ en marĝenon. Tipografio pli malfacile desegnas vastajn arabeskojn, ĉar ĝi normale enmetas ĉiun signon en propran ortangulon.

En Eŭropo unuaj arabeskoj aperis en mezepoko kun la gotikaj stiloj de literoj. Tiuj estis densaj, komence iom geometriaj interplektoj de linioj. De la 16-a ĝis la 19-a jarcento arabeskoj plivastiĝis kaj akiris kurbajn, ŝajne kapricajn formojn, spiralajn, buklajn. Ili estis la virtuoza parto de kaligrafio, iom simile al la kadencoj kaj improvizaĵoj de klasika eŭropa muziko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 18.
  2. Azorín, Samloke, paĝo 24.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]