Arabigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Reĝo Ibn Saud de Arabio, kiu estis konsiderita la restaŭranto de la regado de sia tribo super la araba kernolando en la 20a jarcento.

Arabigo (arabe تعريب taʻrīb) priskribas ĉu la konkeron de ne-araba areo kaj la migrado de arabaj setlantoj en la novaj teritorioj aŭ la kreskantan araban influon sur ne-arabaj loĝantaroj, kaŭzante la laŭgradan adoptadon de la Araba lingvo aŭ ties enkonduko de araba kulturo kaj araba identeco. La religio de Islamo kaj la asocia islamisma (registaro kaj socio ordigitaj laŭ leĝoj preskribitaj de Islamo) soci-politika ordo, kun ties centra teksto nome Korano verkita en araba lingvo kaj tajlorita por araba kulturo, havis centran rolon en arabigo, kiu kutime kuniris kun Islamigo de konkeritaj landoj. Ĝenerale, elementoj de araba origino estis kombinitaj en variaj formoj kun elementoj el konkeritaj civilizoj kaj laste nomitaj "Arabaj". Arabigo ankaŭ pluis en nuntempo, ĉefe fare de plifortigitaj arabaj naciismaj reĝimeoj de Norda Irako,[1] Sirio, Sudano,[2] Maŭritanio, Alĝerio[2] kaj Libio kun politikoj kiuj inkludas etendajn koloniisma arabaj setlejoj, elpelado de ne-arabaj minoritatoj kaj plifortigo de arabaj identeco kaj kulturo super ne-arabaj loĝantaroj, partikulare per rimedoj por ne permesi indiĝenajn gepatrajn lingvojn pli ol la araba en edukado. La Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, citante lokajn atestantojn, ankaŭ postulas ke la agresema persekutado de ne-arabaj minoritatoj fare de la terorisma grupo Islama Ŝtato de Irako kaj de Levantenio estas devigita arabigo.[3][4]

Post la elstariĝo de Islamo en Heĝazo, kaj la araba kulturo kaj la araba lingvo etendiĝis pere de konkero, komerco kaj intergeedzecoj inter membroj de ne-arabaj lokaj loĝantaroj kaj araboj - en Egipto, Sirio, Palestino, Sudano kaj Tunizio. La araba lingvo iĝis komuna tra tiuj areoj; ankaŭ dialektoj formiĝis. Kvankam Jemeno estas tradicie konsiderita hejmlando de araboj, ĉefe[5][6] de jemena loĝantaro kiu fakte ne parolis arabe (sed anstataŭe sudsemidajn lingojn) antaŭ la etendo de Islamo. La influo de la araba estis ankaŭ profunda en multaj aliaj landoj, kies kulturoj estis influitaj de Islamo. Araba estis ĉefa fonto de vortotrezoro por lingvoj tiom diversaj kiom Berbera, Indonezia, Tagaloga, Malaja, Malta, Persa, Panĝaba, Sinda, Somalia, Svahila, Turka, Urdua, Hinda, Bengala same kiel aliaj lingvoj en landoj, kie tiuj lingvoj estas parolataj; procezo kiu atingis sian plej altan punkton en la 10a al la 14a jarcentoj, nome la alta pinto de araba kulturo, kaj kvankam multaj arabaj vortoj forfalis el uzado ekde tiam, multaj ankoraŭ restas uzataj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iraq, Claims in Conflict: Reversing Ethnic Cleansing in Northern Iraq. [1]
  2. 2,0 2,1 REYNOLDS, Dwight F.. (2015-04-02) The Cambridge Companion to Modern Arab Culture (angle). Cambridge University Press. ISBN 9780521898072.
  3. "Report of the Independent International Commission of Inquiry on the Syrian Arab Republic: Twenty-seventh session". UN Human Rights Council. [www.ohchr.org/Documents/HRBodies/HRCouncil/CoISyria/HRC_CRP_ISIS_14Nov2014.doc] Alirita la 10an de Decembro 2016.
  4. Selected testimonies from victims of the Syrian conflict: Twenty-seventh session.
  5. Nebes, Norbert, "Epigraphic South Arabian," in Uhlig, Siegbert, eld. Encyclopaedia Aethiopica (Wiesbaden: Harrassowitz Verlag, 2005), p. 335
  6. Leonid Kogan kaj Andrey Korotayev: Sayhadic Languages (Epigraphic South Arabian) // Semitic Languages. London: Routledge, 1997, p[. 157-183.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]