Araba mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Araba mitologio estas la aro de antikvaj, antaŭ-islamaj kredoj de la araba popolo. Antaŭ Islamo, la kredo estis bazita sur plurdiisma kulturo konsistanta el vasta gamo de diaĵoj kaj aliaj supernaturaj estaĵoj kiel ekzemple demonoj, ĝinoj kaj duondioj. Dioj kaj diinoj adoriĝis en lokaj sanktejoj, kiel la Kaaba en Mekao. La Kaaba estis dediĉita al Hubal kaj ankaŭ enhavis bildojn de tri ĉefaj diinoj Al-Lat, Al-'Uzzá kaj Manat. Alaho eble estis unu el la dioj de la Mekaa religio al kiu la sanktejo eble estis dediĉita kvankam ŝajnas ke li havis malmultan gravecon en la religio. La araba mitologio floris en escepte larĝa kunteksto. Multaj el la fizikaj priskriboj de la antaŭ-islamaj dioj fontas de idoloj, precipe proksime de la Kaaba, kiu verŝajne enhavis ĝis 360 el ili.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]