Juda mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gustave Doré, la profeto Elija supreniras en la ĉielan ŝtormon per la fajra ĉaro, kaj transdonas sian mantelon al la profeto Eliŝa (Libro de Reĝoj 2, ĉapitro 2, verso 11)

La juda mitologio estas komponita de la religiaj kaj tradiciaj rakontoj ligitaj al la juda religio, dum la «juda folkloro» konsistas en la popolaj rakontoj kaj legendoj kiujn oni trovas en la juda kulturo. Reale, estas malabunda la primitiva folkloro konservita diferenca el la literaturo "agada". Tamen, mitologio kaj folkloro survivis kaj etendiĝis inter la juda loĝantaro en ĉiuj epokoj de ties historio.

Por kelkaj fakuloj la Tanaĥo enhavas mitojn kune kun la religiaj fundamentoj, dum por aliaj tio tute ne estas parto de mitologio.

La juda tendenco adopti la paganajn praktikojn de iliaj najbaroj, spite la tiukadran denuncon fare de la profetoj, revenis forte dum la periodo de la Talmudo. Tamen, apenaŭ okazis adopton de mitoj dum la periodoj talmuda kaj midraŝa, kiam aperis la mistikismo en la skoloj de la Kabalo. Unu aspekto estis ekzemple la apero de la Ŝedim, nome demonoj kiuj iĝis ĉieaj por judoj,[1]​ ĉefe post la invento de la presmaŝino, kiu permesis al la plej parto de la juda popolo la aliron al la studo de la Talmudo. Kelkaj rabenoj eĉ kusentis tiujn popolajn kredojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dennis, G.: «Demons and demonology», en The encyclopedia of jewish myth, magic, and mysticism.