Kristana mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Sankta Georgo en la kapelo de la fortikaĵo Hohencollern (distrikto Zollernalb) en sudokcidenta Germanio.

La kristana mitologio estas la aro de tradiciaj rakontoj asociaj kun kristanismo ekde mitografia vidpunkto. En la studo de la mitologio, la termino «mito» referencas al tradicia historio, konsiderita sankta, kiu pruvas kiel funkcias la mondo kaj kiel ties loĝantoj ekhavis sian aktualan formon.[1] Tiuj tradiciaj rakontoj inkludas, sed ne limiĝe, la historiojn enhavatajn en la Biblio.

Plej el la fakuloj pri kristanoj konsideras, ke en la Biblio ne estas mito, sed en ĝi estas mitaj elementoj, kaj en la Antikva kaj en la Nova Testamento.[2] Por la kristanismo, la revelacio okazis tra historiaj faktoj, kaj partikulare pere de supozita historia rolulo, Jesuo de Nazareo.[2]​ Sed la mesaĝo de la revelacio esprimiĝis en homa parolmaniero: pro tio en la formoj de biblia esprimmaniero estas figuroj kaj esprimoj de la mita mondo, kiuj estas uzataj sen alproprigi la miton kiel tia (por ekzemplo, Jesaja 27:1; Jesaja 51:9).[2]

Laŭlonge de la historio de kristanismo oni aldonis rakontajn elementojn al la tuta sciaro de la religio kaj kulturo. Ekzemple en la Mezepoko gravis la rakontaro de Artura legendo kune kun la temo de la Sankta gralo, kaj la herooj kiuj luktas kontraŭ drakoj, nome kontraŭ la malbono, nome Sankta Georgo. Dum la Renesanco popularas la temo de la Falo de la homo. Aliaj kulturaj temoj ne nepre devenaj el la revelacio de la Biblio estas mirakloj, ascendoj al montoj, la akso de la mondo, la batalo kontraŭ monstroj, la descendo al la infero, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klasikisto G. S. Kirk difinis miton kiel «tradicia rakonto» aŭ «parola tradicia rakonto» (Kirk 57). La folkloristo Alan Dundes difinis la miton pli limigite. «Sankta rakonto kiu klarigas kiel funkcias la mondo kaj la homo ekiĝis en sia aktuala formo» (Dundes, "Introduction", 1).
  2. 2,0 2,1 2,2 Rivas, Luis H. (2010). «Mito». Diccionario para el estudio de la Biblia. Buenos Aires: Editorial Amico. pp. 123-124. ISBN 978-987-25195-1-3.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dundes, Alan.
    • «Introduction». Sacred Narrative: Readings in the Theory of Myth. Ed. Alan Dundes. Berkeley: University of California Press, 1984. 1-3.
    • «The Hero Pattern and the Life of Jesus». In Quest of the Hero. Princeton: Princeton University Press, 1990.
  • Kirk, G. S. «On Defining Myths». Sacred narrative: readings in the theory of myth. Alan Dundes (eld.). Berkeley: University of California Press, 1984. 53-61.