Suceava
Suceava | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • urbego • universitata urbo | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Suceava | ||||
Alinome | Szucsáva (hungare) Sotschen [SOĉn] (germane) שאָץ [ŝac] (hebree) | ||||
Situo | 47° 39′ N, 26° 15′ O (mapo)47.65138888888926.255555555556Koordinatoj: 47° 39′ N, 26° 15′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 325 m | ||||
Poŝtkodo | 720224 | ||||
Loĝantaro | 84 322 (en 2021) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 146263 | ||||
Suceava [suĉava] (hungare: Szucsáva; pole: Suczawa; germane: Sotschen [SOĉn], hebree שאָץ [ŝac] kiel la germana kaj jida vorto por "trezoro") estas urbo en nord-orienta Rumanio, ne malproksime de la ukraina landlimo. Ĝi estas la ĉefurbo de distrikto Suceava. Ĝi situas ĉe la samnoma rivero, 439 kilometrojn nord-oriente de București. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 84 322 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 622 loĝantoj/km².
- Koordinatoj: 47° 39′ N 26° 19′ O / 47.650 °N, 26.317 °O (mapo)
Iom pri la urbo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ), grava centro de historie riĉa regiono. La rumana urbo Suceava situas en Karpatoj proksime al limo kun Ukrainio. En la urbo disvolviĝas celuloza–ligna industrio, ekzistas ankaŭ granda fervoja nodo. En la urbo loĝas multnombra pol-devena aro de elmigrintoj nomataj: „Polonia”. Historie ĝi estis ankaŭ hejmo de grandaj grupoj de hungarlingvaj, germanlingvaj kaj judaj urbanoj.
La 12-an de septembro de la jaro 2002 en Urba Muzeo, ĉe sonoj de la Eŭropa himno okazis celebrado pro subskribi Partnerecan Kontrakton inter Suceava kaj ĝia pola partnerurbo Sosnowiec. En la solenaĵo partoprenis delegacioj de ambaŭ urboj kun la Urbestro de Sosnowiec Kazimierz Górski kaj kun Vic-urbestro de Suceava Corneliu Vornicu ĉefrunte. La kontrakto pri partnereco premisas larĝan kunlaboron ne nur en la ekonomia kampo, sed ankaŭ en kultura, eduka kaj sporta. La urbanoj, konsciaj pri la fakto, ke Sosnowiec en la lasta jardeko de la 20-a jarcento ekstreme ŝanĝis sian ekonomian aspekton, intencas utiligi sosnowiec’ajn spertojn en restrukturado de propra industrio[mankas fonto]. Al la partneroj en Sosnowiec estas tre valoraj la spertoj de Suceava profiti de EU-monhelpo kaj la evoluigado de internacia kunlaboro.
Situo: nordorienta parto de Rumanio en distrikto Suceava (pole: Bukowina, ĉe limo kun Ukrainio).
- Ekonomia fokuso: industrio celuloza–ligna
- Turismaj allogaĵoj: Fortreso Cetatea de Scaun, Historia Muzeo, larĝaj ripozterenoj (lagoj, arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj)
Esperantistoj en la urbo
[redakti | redakti fonton]- Ionel Bodale (en la e-ista mondmapo Arkivigite je 2023-12-01 per la retarkivo Wayback Machine kaj en Facebook)
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]La urbo Suceava estas ĝemelurbo de:
- Jinĉŭano (Ĉinio)
- Laval (Francio)
- Bet-Leĥem (Israelo)
- Soroca (Respubliko Moldavio)
- Sosnowiec (Pollando)
- Ĉernivco (Ukrainio)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Urbodoma retejo
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Urba paĝaro Arkivigite je 2014-01-04 per la retarkivo Wayback Machine (rumane)
- Popolmuziko de ĉangohungaroj Arkivigite je 2006-02-16 per la retarkivo Wayback Machine