Oleksandr Bojĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oleksandr Bojĉenko
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1970 (1970-12-15) (53-jaraĝa)
en Ĉernivco
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Ukrainio
Alma mater Ĉernivca UniversitatoKijiva Universitato
Okupo
Okupo tradukistoverkisto • literaturkritikisto • literaturteoriisto
vdr
Oleksandr Bojĉenko, 2015

Oleksandr Volodimiroviĉ BOJĈENKO (ukraine: Олександр Володимирович Бойченко; naskiĝinta la 15-an de decembro 1970 en Ĉernivco[1]) estas ukraina verkisto, eseisto, tradukisto, literaturkritikisto kaj kolumnisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Bojĉenko studis ĉe la Ĉernivca Universitato rusajn lingvon kaj literaturon. En 1995 li defendis sian tezon en Kievo pri topika temo koncerne Sokraton Суд над Сократом у європейській літературі: функціонування традиційної структури, t.e. la traktado de tribunalscenoj kontraŭ la greka filozofo ene de eŭropaj literaturoj. Samtempe li eldonis kun Jurij Andruĥoviĉ la literaturfakgazeton "Potjah 76" kaj verkis kolumnojn por la periodaĵoj "Ukrainski Ĵurnal" (Prago) kaj Kraina" (Kievo), krome por "Molodi Bukovinec", "Dzerkalo Tiĵnja" (Kievo) kaj aliaj.

Apogis lian evoluon du stipendioj en 2005 kaj 2008, fare de Polujo, "Gaude Polonia" en Varsovio. Al tiaj impulsoj ŝuldiĝas la multo da tradukoj el la pola lingvo. Ekde 2010 li dediĉas sin ekskluzive al propraj kreaĵoj libre, esee, literaturhistorie, redaktiste, observkritikiste. Krom polaj verkoj li ankaŭ tradukas el la rusa lingvo. Li estas ano de la ĵurio pri la elekto de la libro de la jaro kaj partoprenas la gravan poezi-festivalon "Meridian Czernowitz" ankaŭ kiel moderigisto. Edzigis lin la psikologino Oksana Penderecka; havas ili filinon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Bojĉenko taksiĝas unu el la plej bonaj nuntempaj eseistoj de Ukrainio influante pli junajn verkistojn, ekz. Andrij Ljubka. La lastpasintajn jarojn oni povis legi multon de li en la interreta gazeto "Zbruĉ"[2]. Sian unuan verkon li mem taksis lernolibron sen ministeria permeso kiu ĉerpis el spertoj de docentado universitata inter 1992 kaj 2008. Ironie kaj distre li flegas temigi enliteraturajn ulojn el Ukrainio kaj la tuta mondo. Oftas spegulumoj ĉe li lokigitaj en Afriko kaj aliaj landoj de la suda hemisfero.

Konataj estas liaj tradukoj de aĵoj de Viktor Jerofejev, Olga Tokarczuk, Tadeusz Borowski kaj Daniel Odija; multas tradukoj de mallongaj polaj tekstoj.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 2003: libro de la jaro de Ukrainio (rubriko amaskomunikila kritiko)
  • 2005 kaj 2008: ĝuo de stipendioj en Polujo
  • 2015: aljuĝo de Ŝevelo-premio fare de la Ukrainia PEN-klubo

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Щось на кшталт шатокуа. Ivano-Frankivsko 2003.
  • Шатокуа плюс. Lvivo 2004.
  • Аби книжка. Ĉernivco 2011.
  • Мої серед чужих. Ĉernivco 2012.
  • Більше/Менше. Ĉernivco 2015.
  • 50 відсотків рації. Ĉernivco 2016.
  • Гра на вибування. Ĉernivco 2022.

Notoj[redakti | redakti fonton]