Ŝtata distriktmuzeo pri popola arĥitekturo kaj kutimoj (Ĉernivco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata distriktmuzeo pri popola arĥitekturo kaj kutimoj
muzeo
Lando Ukrainio vd
Situo Ĉernivco
Adreso вулиця Світловодська, 2, Чернівецька, Україна
Estiĝo 1977
Koordinatoj 48° 17′ 20″ N, 25° 58′ 55″ O (mapo)48.2888888925.98194444Koordinatoj: 48° 17′ 20″ N, 25° 58′ 55″ O (mapo)
Ŝtata distriktmuzeo pri popola arĥitekturo kaj kutimoj (Ĉernivco) (Ĉernivco)
Ŝtata distriktmuzeo pri popola arĥitekturo kaj kutimoj (Ĉernivco) (Ĉernivco)
DEC
Ŝtata distriktmuzeo pri popola arĥitekturo kaj kutimoj (Ĉernivco)
Ŝtata distriktmuzeo pri popola arĥitekturo kaj kutimoj (Ĉernivco)
Situo de Ŝtata distriktmuzeo pri popola arĥitekturo kaj kutimoj (Ĉernivco)
Map
Ŝtata distriktmuzeo pri popola arĥitekturo kaj kutimoj
Jaraj vizitantoj: 35 000 ()
Retpaĝo http://www.bukovina-museum.com
vdr
Ventmuelejo

La Ŝtata distriktmuzeo pri popola arĥitekturo kaj kutimoj (ukraine: Чернівецький обласний державний музей народної архітектури та побуту) estas liberaera muzeo regionhistoria en Ĉernivco, Ukrainio (kvartalo Kempingu, Svitlovodska-strato nr. 2). Direktoras Ivan Vasiloviĉ Pilat. Ĝin vizitas po 35 miloj da vizitantoj por jaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruado de la muzeo komenciĝis la 19-an de julio 1977. Ĝi estas malfermita al vizitantoj ekde la 5-a de julio 1986. Ĝia unua direktoro, folkloristo Taras Hertsjuk Ŝnicer, muzeodizajnisto Panas Mikolajĉuk kaj la sciencistoj Konstantin Pavelĉuk kaj Basil Pavluk estis gravaj dum la muzea fondoperiodo.

Ofertoj[redakti | redakti fonton]

La nuna ekspozicio konsistas el du arkitekturaj kaj etnografiaj areoj Hotinŝina (kun konstruaĵoj kaj ekspoziciaĵoj de la areo ĉirkaŭ Ĥotin, Kelmentsi kaj Sokirjan) kaj Okcidenta Dnestro (Kizman, Zastavna, Novoselitsja) (9.38 ha). Konstruado de aliaj areoj estas planita: Hutsulĉina (Putila kaj parte Viŝnitsja), Karpatoj (Storoŝinets kaj Viŝnitsja) (6.4559 ha) kaj la arkeologia sektoro de Malnova Bukovino. Ekzistas 35 konstruaĵoj sur la muzeogrundoj. Ili estas tipaj ekzemploj de popolarkitekturo de la dua duono de la 17-a ĝis la unua duono de la 20-a jarcento. Inkludiĝas i.a. loĝdomaj kaj komercaj konstruaĵoj, grenejoj, staloj, kokejoj, grenejoj, industriaj kaj publikaj konstruaĵoj, muelejoj, forĝejoj, gastejo, urbodomo kaj preĝejo kun sonorilturo. La arkitekturaj monumentoj estas provizitaj per epoke kaj funkcie taŭga meblaro.

La muzeo havas pli ol 8000 ekspoziciaĵojn, inkluzive de popolkostumoj, teksaĵoj, kamparanaj iloj, mastrumaj objektoj, mebloj, vazaroj, manfaritaĵoj, dekoraciaj artaĵoj, presaĵoj, fotoj, ktp. La muzeo enhavas konstantajn ekspoziciojn kaj provizorajn ekspoziciojn pri la popola kulturo de Bukovino: pri arto kaj metioj, tradicia vestaro, tapiŝoj, teksitaj zonoj, brodaĵo, bidoj/perloj ĉe popolkostumoj, ledaj produktoj, ceramikaĵo, lignaj bovloj, paskaj ovoj, popolaj muzikaj instrumentoj kaj ikonpentraĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]