Gustav Adolf Gerhard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Adolf Gerhard
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aprilo 1878 (1878-04-14)
en Konstanco
Morto 24-an de oktobro 1918 (1918-10-24) (40-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • arkeologo
vdr

Gustav Adolf GERHARD (naskiĝinta la 14-an de aprilo 1878 en Konstanz, mortinta la 24-an de oktobro 1918 en Vieno) estis germana filologo klasika.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gerhard studis klasikan kaj germanan filologiojn en Hejdelbergo ekde 1896 ĉe Erwin Rohde, Kuno Fischer kaj Otto Crusius. Laŭ propono de Crusius li verkis la verkon Epistolaris apud Graecos formae historia, kiu premiitis en 1899. Ĝin li prezentis plilongigita kiel disertaĵon germanlingvan sub la titolo Untersuchungen zur Geschichte des griechischen Briefes en la 1901-a jaro. En 1902 li trapasis sian ŝtatan ekzamenon je rajtiĝo instruista. En 1907 Gerhard estis prova kandidato en gimnazio hejdelberga kaj de decembro 1907 ĝis printempo 1908 li gimnaziprofesoris je Tauberbischofsheim. En 1907 li habilitiĝis en Hejdelbergo per la verko Phoinix von Kolophon laŭ sugesto de Albrecht Dieterich. En 1911 li ricevis la titolon de lektoro en Hejdelbergo; en 1913 li iĝis lektoro kaj en 1918 orda profesoro ĉe la Ĉernivca Universitato. Li mortis pro Hispana gripo.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj ĉefaj atingoj kuŝis en la fako de papirusologio, ĉefe en la taksado de la posedaĵo de la papirusa kolekto de la hejdelberga universitatbiblioteko, al kiu li estis asociita inter 1901 kaj 1913. Krom la menciitan Fenikson de Kolofono kaj aliajn ptolemeajn homerajn papirusojn li redaktis Gnomai des Chares, fragmenton de Perikeiromene de Menandro. Instigis lin Otto Gradenwitz, kun kiu li laboris pri juraj papirusoj, okupiĝi pri dokumentaj papiroj. Gerhard skribis por la famega fakenciklopedio Paulys Realencyclopädie der classischen Altertumswissenschaft artikolojn pri Herodas, Hiponakso, jambografoj kaj Kerkidas. Dum la lastaj jaroj li ĉefe interesiĝis pri demandoj de greka tragedio.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ein neuer juristischer Papyrus der Heidelberger Universitätsbibliothek (kun Otto Gradenwitz), ĉe: Neue Heidelberger Jbb. 12, 1903, p. 141-183
  • Glossierte Paulusreste im Zuge der Digesten (kun Gradenwitz), ĉe: Philologus 62, 1904, p. 95-124
  • Zum Heidelberger Digestenpapyrus, ĉe: Philologus 66, 1907, p. 477-480
  • Zu Menanders Perikeiromene, ĉe: Philologus 69, 1910, p. 10-34
  • Prolog des Persius, ĉe: Philologus 72, 1913, p. 484-491
  • Satura und Satyroi, ĉe: Philologus 75, 1918, p. 247-273
  • Phoinix von Kolophon (tekstoj kaj komento), 1909;
  • Ptolemäische Homerfragmente, 1911
  • Ein Heidelberger Fragment aus Menanders Perikeiromene, ĉe: SB d. Heidelberger Ak. d. Wiss., phil.-hist. Kl. 2/4, 1911
  • Ein gräko-ägyptischer Erbstreit aus dem 2. Jh. vor Chr., ĉe: SB d. Heidelberger Ak. d. Wiss., phil.-hist. Kl. 2/8, 1911
  • Charetos gnomai, ĉe: SB d. Heidelberger Ak. d. Wiss., phil.-hist. Kl. 3/13, 1912
  • Ein dogmatischer Arzt des 4. Jh., ĉe: SB d. Heidelberger Ak. d. Wiss., phil.-hist. Kl. 4/13, 1913
  • Der Tod des großen Pan, ĉe: SB d. Heidelberger Ak. d. Wiss., phil.-hist. Kl. 6/5, 1915
  • Zur Legende des Kynikers Diogenes, ĉe: Archiv f. Rel.wiss. 15, 1912, p. 388-408; 17, 1914, p. 335-336
  • Ein hellenister Jambos, ĉe: Wiener Stud. 38, 1916, p. 35-53

Fonto[redakti | redakti fonton]

Baader, Gerhard, "Gerhard, Gustav Adolf", ĉe: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 277-278 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]