Gilbert Cesbron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Gilbert CESBRON (naskiĝis la 13-a de januaro 1913 en Parizo, mortis la 12-a de aŭgusto 1979 samloke) estis franca verkisto. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li finfaris la mezlernejan studojn brile ĉe la Liceo Condorcet kaj eniris poste la lernejon École libre des Sciences Politiques por fari jurstudojn. Sed, en 1936, kiam li prepariĝis por konkurso de la Ŝtatokonsilio, li akceptis anstataŭigi malsanan amikon estantan direktoro de produktado ĉe Poste Parisien (la tiutempe plej renomita radistacio pariza). Ĝis retiriĝaĝo li konservis tian "duan metion" en la mondo gazetara kaj amaskomunikila: laŭ li verkisto ne vivu de sia plumo sed estas ĝuste inverse, ke la plumo devus vivi de la aŭtoro.

Soldatante li iĝis responsulo de la dokumentad- kaj propagandoservoj de la nacia solidarecorganizo "Secours National"; tiun postenon li havis ĝis kelkaj monatoj post la liberigo. Poste li revenis radien, al "Poste Parisien" kiu devenis "Radio Luxembourg", pli malantaŭe "RTL".

Kiel verkisto[redakti | redakti fonton]

Lia unua romano aperis en Svislando dum la Dua mondmilito, titolite: Les Innocents de Paris.

En 1952 la romano Les Saints vont en enfer furoris, ankaŭ pro tio ke la publikigo koincidis kun la decido de la Sankta Seĝo finigi la eksperimentojn de la t.n. pastroj-laboristoj (prêtres ouvriers/prêtres au travail) De tiam ĉiuj verkoj iĝis furorlibroj: Chiens perdus sans collier (3 982 000 venditaj ekzempleroj), Il est plus tard que tu ne penses, C'est Mozart qu'on assassine, Il est Minuit docteur Schweitzer, Vous verrez le ciel ouvert, ktp. Danke al la famuleco li iĝis ofte petita juĝi pri justeco kaj maljusteco de diversaj aferoj publike. Lia opinio tiam multe validis. Li tiam ankoraŭ plimultigis la poziciprezentadojn engazetajn, enradiajn, eneseajn.

En printempo 1972 Cesbron ĉesigis la laboron porradian kaj iĝis dum unu jaro ĉefo de "Secours Catholique". Baldaŭ malsano malpermesis tiajn engaĝiĝojn. En majo 1978 li informitis esti tuŝita de nekurebla kancero kaj profitis de la restontaj "longaj fianĉadoj kun la morto" por prepari la postmortan eldonon de la lastaj libroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]