Friedrich von Lama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich von Lama
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1876 (1876-09-04)
en Salcburgo
Morto 9-an de februaro 1944 (1944-02-09) (67-jaraĝa)
en Munkeno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo literary activity • Catholic literature • ĵurnalismo • opinia ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Friedrich Georg Ritter Lama von und zu Büchsenhausen (naskiĝinta en la 4-a de septembro 1876 en Salcburgo, mortinta en la 9-a de februaro 1944 en Munkeno) estis aŭstra-germana verkisto kaj ĵurnalisto. Li estis koncentrejano en Dachau kaj murditis poste en la malliberejo munkena Stadelheim. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lama kiel ĵurnalisto kaj publicisto[redakti | redakti fonton]

Unu de la publikigitaj libroj

Estante la dua plej maljuna el kvar filoj de katolika ĵurnalisto kaj politikisto (kies familio estis de nobela sudtirola origino) li pasigis la junajn jarojn en tre katolika medio. Li frekventis la gimnaziojn en Burghausen kaj Regensburg sed interrompis la lernejan instruitadon kaj faris trejnadon kiel librovendisto ĉe la Eldonejo Friedrich Pustet, unu el la plej renomitaj katolikaj eldonejoj de Germanlando tiutempe. En 1901 li estis en Romo kiel porparolanto eldoneja kaj responsis pri bonaj kontaktoj al la Sankta Seĝo. En septembro 1908 li edzigis la bienposedantfilinon Hedwig Agnes Maria Bernhardt el Malsupra Silezio. Ili havis du infanojn.

La familio vivis en la Eterna urbo Romo, kie Lama laboris kiel liberprofesia ĵurnalisto kaj bone informita fakulo por germanlingvaj gazetoj. Ekde 1910 li krome tradukis verkojn de al la romkatolika kredo konvertiĝintaj anglikanoj kiel Robert Hugh Benson kaj Gilbert Keith Chesterton, ekster tio librojn de la irlanda pastoro Patrick Sheehan.

En 1915 Lama devis forlasi Italujon pro sia aŭstra ŝtataneco; Italujo estis ja deklarinta militon al la Centraj Potencoj. Lama transloĝigis al Lugano en neŭtralan Svislandon kie la papo tenadis diplomatian filion por daŭre havi oficialan kontaktejon kun la Germana Imperiestra Regno kaj Aŭstrio-Hungario. Laŭ raportoj de la nevo de Lama li tiutempe ankaŭ laboris por la aŭstra sekreta servo. En tiu funkcio li sukcese avertis la vienan militministerion kontraŭ planita eksplodigo de certa montopinto de la Dolomitoj fare de la itala militistaro. Tio savis la vivon al centoj. Kiam oni malkovris lian deĵoron sekretpolican Lama arestitis en 1917, akuzitis kaj forlasigitis la landon.

Lama venis kun siaj familianoj al Füssen, kie mortis la edzino en la 8.5.1923. En aŭgusto 1929 Lama edziĝis denove kun Christine Josephine Maria Stieler; la geedza paro restis seninfana kaj loĝis ekde 1930 en Gauting.

Lama ege interesiĝis pri aktualaĵoj de Konnersreuth, kie la en 1898 naskiĝinta Therese Neumann post akcidento grave malsaniĝis, retravivis ĉiuvendrede la pasionon de Jesuo Kristo kaj havis ankaŭ stigmatojn. Estis tiam publiko ege interesiĝanta kaj diskutanta ĉu la tuto povus esti supernatura aŭ nur simpla fraŭdaĵo. Lama surloke mem informiĝis kaj iĝis ekde aŭgusto 1927 unu el la plej fervoraj defendantoj de la aŭtentikeco de la mirakloj. Pri Neumann li publikigis serion da skribaĵoj kiuj estis tradukitaj ankaŭ en la lingvojn anglan, francan, hispanan, nederlandan i.a. Krome li eldonis inter 1929-35 sub la titolo Konnersreuther Chronik jarlibron en kiu ĉio de la pasinta jaro estis notita koncerne la fenomenon Neumann.

En 1930 Lama publikigis biografion pri la papo Pio la 11-a okaze de datreveno jubilea de ties sacerdotiĝo. Furoro granda faritis en 1932 pro historia-kritika aĵo sub la titolo Die Friedensvermittlung Papst Benedikt XV. und ihre Vereitelung durch den deutschen Reichskanzler Michaelis (August-September 1917). Dum ne tute 12 jarojn daŭrinta reserĉado Lama kolektis ĉiujn fontojn kaj aktojn en ĉiuj tuŝitaj landoj pri la pacfaradvolo de la Plej alta pontifiko dummilite. Lama volis montri ke la tiutempa kanceliero germana Georg Michaelis bruske reĵetis ĉiujn planojn papajn kiuj verŝajne malplilongigus la kruelon de la Unua mondmilito.

Viktimo de la nazioj kaj murdigo[redakti | redakti fonton]

La deciditeco katolika de liaj skribaĵoj - kiuj ofte ne estis liberaj de politikaj demandoj -, liaj daŭraj publikaĵoj en ekleziaj periodaĵoj kiel "Der Pilger" (=dioceza organo en Speyer) kaj lia senkondiĉe eklezifidela sinteno iĝis Lama suspektulego por la nazioj.

Ekde la komenco de la jaro 1937-a oni malpermesis al li ĉian ajn verkistan kaj ĵurnalistan agadojn. Ekde 1938 la nobelo plurfoje arestitis kaj troviĝis plurajn monatojn en malliberejo - i.a. ankaŭ en la koncentrejo de Dachau. Gestapo observis lin senĉese. Oni riproĉis al li kontraŭbatali la ideologion de nacisocialismo; alia problemo por la reĝimaĉuloj estis lia lojaleco al la dinastio de la habsburgoj.

Je la komenco de 1944 oni malliberigis Lama denove pro kontraŭleĝa aŭskultado de elsendoj de la Vatikana Radio kaj enkarcerigis lin en Stadelheim. Jam en la 9.2. Lama estis mortinta. Laŭ oficiala versio li mortis pro kormalfunkcio. Sed kuracistino kun permeso eniri la prizonon deklaris al parencoj de Lama, ke la mortinto havis bone videblajn spurojn de torturado kaj ŝajne estus mortigita. La viktimo entombigitis sur la tombejo de la komunumo Gauting.

Kelkaj liaj verkoj, kiuj dumdiktature ne plu venis sur la libromerkaton, aperis post 1945, postmorte, aliaj havis noveldonojn. Sume Lama publikigis pli ol 30 librojn kaj nenombreblan kvanton da gazetartikoloj; al tio menciindas pluse la surpaperigitaĵoj por la Jarlibroj de Konnersreuth kaj regulajn raportojn "El la katolika mondo" por diversaj katolikaj gazetoj de Germanlingvio. Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj Lama nombriĝis inter la plej konataj kaj afablaj katolikaj ĵurnalistoj respektive publicistoj en Germanlingvio.

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Havis Lama el sia unua edzeco du infanojn, kiuj ambau relative junaj mortis.

  • Elisabeth Hedwig Maria (1909-1937) pentristino estis.
  • Franz Xaver (1911-1945) iĝis, laŭ patra modelo, ĵurnalisto. En 1937 li doktoriĝis ĉe la Munkena universitato; ankaŭ li arestitis kaj metitis en la koncentrejon de Dachau. Post la malliberigo li baldaŭ forpasis pro la brutalaj arestkondiĉoj.

Honorigo[redakti | redakti fonton]

La Romkatolika eklezio enskribigis la nomon de Lama en la Germanan martirologion de la 20-a jarcento en la rubrikon de la Atestintoj de la kredo. En la vestiblo de la urbodomo de Gauting troviĝas memorigtabulo pri Lama.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ein Blatt aus der Geschichte der Mission in Alaskas Goldfeldern, Freiburg/Breisgau 1912;
  • Eskimo- und Indianermission auf den Schneefeldern Alaskas. Blätter aus dem Leben des Paters Wilhelm Judge, Freiburg/Breisgau 1914;
  • Papst und Vierverband, Augsburg 1918;
  • Papst, Weltkrieg und Völkerfriede. Ein Rückblick, Hagen 1919;
  • Don Bosco. Leben und Werk eines gottbegnadeten Priesters, Jugendfreundes und Erziehers, Freiburg/Breisgau 1922;
  • Die religiöse Lage der Katholiken in den nordischen Ländern, München 1924;
  • Das Papsttum und Deutschland nach der Wahrheit und Gerechtigkeit, Illertissen 1925,
  • Papst und Kurie in ihrer Politik nach dem Weltkrieg. Dargestellt unter besonderer Berücksichtigung des Verhältnisses zwischen dem Vatikan und Deutschland, Illertissen 1926;
  • Der vereitelte Friede. Meine Anklage gegen Michaelis und den Evangelischen Bund, Augsburg 1926;
  • Tiara und Schlüssel, Illertissen 1926;
  • Therese Neumann von Konnersreuth. Eine Stigmatisierte unserer Zeit, Bonn 1927 (2. Aufl. 1928);
  • Das Kreuz unter dem Sowjetstern. Moskaus religiöses Antlitz im Oktober 1925, Illertissen 1927;
  • „Ich bin bei Euch...“ Christus unter uns in seinen Wundertaten der Gegenwart durch seine übernatürliche Mitwirkung an der Ausbreitung der katholischen Kirche, München 1928;
  • Seelsorgefahrten in Sowjet-Rußland, Illertissen 1929;
  • Anna Schäfer aus Mindelstetten. Eine unbekannte Stigmatisierte aus unserer Zeit, Innsbruck 1930;
  • Papst Pius XI. Sein Leben und Wirken, Bonn 1930;
  • Worte aus dem Jenseits oder wie Therese Neumann den kleinen Weg der geistigen Kindheit ging und dabei durch die heilige Theresia vom Kinde geführt wurde, Waldsassen 1930;
  • Der Roman eines Journalisten von Patrick Sheehan. Aus dem Nachlaß herausgegeben, Augsburg 1930;
  • Quer durch Afrika über den Kongostaat, Augsburg 1930;
  • Cäcilius. Roman aus dem nordafrikanischen Urchristentum, Augsburg 1930;
  • Die Friedensvermittlung Papst Benedikt XV. und ihre Vereitelung durch den deutschen Reichskanzler Michaelis (August-September 1917). Ein historisch-kritische Untersuchung, München 1932;
  • Marien-Erscheinungen in Belgien, Innkreis 1934;
  • Die Mutter-Gottes-Erscheinungen in Belgien, Karlsruhe 1934;
  • Die Mutter-Gottes-Erscheinungen in Marpingen. Ein Opfer des Kulturkampfes, Karlsruhe 1934;
  • Die Seligen und Heiligen des Heiligen Jahres 1933-1934 in kurzen Lebensbildern dargestellt, Karlsruhe 1934;
  • Der Weg der Therese Neumann von Konnersreuth 1898 -1935, Karlsruhe 1935 (3. Auflage 1936);
  • Ein Büchlein von den Engeln. Nach den Mitteilungen von Ancilla Domini, Karlsruhe 1936 (neu herausgegeben Stein am Rhein, 1993);
  • Zur Aufklärung über Konnersreuth, Leipzig 1938,

(postmorte)

  • Profitieren über die Zukunft des Abendlandes, Bonn 1953;
  • Blicke in die Weltlage aus übernatürlicher Sicht, Wiesbaden 1953;
  • „Deutschland wach auf!“ Die berühmte prophetische Bußpredigt an Deutschland des heiligmässigen Binger Dekans Bartholomäus Holzhauser (1613-1658), Wiesbaden 1953;
  • Das große Gebot der Stunde. Gebet, Opfer, Vertrauen. Ein Vermächtnis für die Zeit der Prüfung und Gefahr, Bonn 1961;
  • Von großen Ereignissen, Bonn 1962.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Friedrich Ritter von Lama en la germana Vikipedio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Der Große Herder. Nachschlagwerk für Wissen und Leben. Fünfter Band, Freiburg im Breisgau 1954, S. 986.
  • Helmut Moll (Hrsg. im Auftrag der Deutschen Bischofskonferenz): Zeugen für Christus. Das deutsche Martyrologium des 20. Jahrhunderts, 6., erweiterte und neu strukturierte Auflage Paderborn u.a. 2015, ISBN 978-3-506-78080-5, Band I, S. 496-499.
  • Wilhelm Kosch: Das katholische Deutschland. Biographisch-bibliographisches Lexikon. Augsburg o. J., S. 2446-2447
  • B. Kreutz: Friedrich Georg Ritter von Lama von und zu Büchsenhausen. Leben und Werk eines wenig bekannten konservativen Katholiken. Köln 2002. (Diplomarbeit)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]