Dietrich von Hildebrand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dietrich von Hildebrand (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1889 en Florenco, mortinta la 26-an de januaro 1977) estis germana katolika filozofo kaj teologo. Li vokitis neformale fare de Pio la 12-a "Doktoro de la Eklezio de la 20-a jarcento". Johano Paŭlo la 2-a ankaŭ tre admiris la laboron de Hildebrand, rimarkante unufoje al lia vidvino Alice von Hildebrand "via edzo estas unu el la grandaj etikistoj de la dudeka jarcento."

Benedikto la 16-a ankaŭ havas specialan admiron kaj konsideron por Hildebrand, kiun li konis kiel juna pastro en Munkeno. La grado de la altestimo de papo Benedikto estas esprimita en unu el liaj deklaroj pri Hildebrand: "Kiam la menshistorio de la Romkatolika Eklezio en la 20-a jarcento estos skribita, la nomo de Dietrich von Hildebrand estos plej elstara inter la figuroj de nia tempo." Kritikante la ŝanĝojn en la eklezio alportitaj fare de la Dua Vatikana Koncilio Hildebrand aparte indignis pri la nova liturgio – li diris: "Vere, se unu el la diabloj en la verko The Screwtype Letters de C. S. Lewis estus komisiita ruinigi la liturgion, certe ne povus esti pli profunde farita de li ol nun okazis reale."

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li pasigis la junajn jarojn en Florenco estante filo filo de la skulptisto Adolf von Hildebrand kaj Irene Schäuffelen, kiuj vivis en iama monaĥejo. Li ricevis sian tutan fruan edukon de guvernistoj. Edukite en hejmo sen iu religio, Hildebrand evoluigis profundan kredon je Jesuo en junega aĝo. Sendite al Munkeno en la aĝo de dek kvin li poste trapasis la abiturientan ekzamenon, kaj enskribiĝis ĉe la Universitato de Munkeno. Tie li membriĝis al cirklo de studentoj kiuj unue sekvis la filozofon de Theodor Lipp sed baldaŭ estis ŝancelitaj per la instruo de Edmund Husserl. Pere de tiu rondo, li konis Max Scheler. Danke al liaj skribaĵoj, Hildebrand poste konvertiĝus al katolikismo en 1914. En 1909, li frekventis prelegojn ĉe la universitato de Göttingen, kie li kompletigis sian doktorecon en filozofio sub Husserl kaj Adolf Reinach, kiujn li poste meritigis je formado de sia propra filozofia sistemo.

En 1912, li geedziĝis kun Margaret Denck, kaj kun ŝi li havis solan filon, Franz. En 1913, Hildebrand iris al Romo por sekvi la Unuan Komunion de unu el siaj fratinoj, en ceremonio okazigita en la Kaliksto-katabkomboj. La sekvan jaron, li kaj lia edzino, Margaret Denck, estis akceptitaj en la Romkatolikan Eklezion. Ĉe la eksplodo de la Unua mondmilito, Hildebrand rekrutiĝis kiel la asistanto de kuracisto en Munkeno, funkciante kiel speco de kirurgia flegisto.

La publikigo de la unua libro de Hildebrand Die Idee der sittlichen Handlung, okazis en 1916, kaj du jarojn poste, post kiam la milito finiĝis, li ricevis instrupozicion en la Universitato de Munkeno, poste akirante lektorpostenon tie en 1924. Flanke tiam li publikigis alian laboron titolitan Sittlichkeit und ethische Werterkenntnis (1921).

Fuĝo pro nacisocialismo[redakti | redakti fonton]

Kontraŭante Hitleron kaj naziismo Hildebrand fuĝis de Germanio en 1933, unue al Italio, kaj tiam al Vieno. Tie, kun la subteno de la aŭstra kanceliero Engelbert Dollfuss, li fondis kaj redaktis kontraŭ-nazian semajnan gazeton Der Christliche Ständestaat. Por tio, li neĉeeste estis mortkondamnita fare de la nazioj.

Kiam Hitler aneksis Aŭstrion en 1938, Hildebrand denove estis devigita fuĝi. Li pasigis dek unu monatojn en Svislando, proksime de Fribourg. Li tiam transloĝiĝis Fiac en Francio, proksime de Tuluzo, kie li instruis ĉe la Katolika Universitato de Tuluzo. Kiam la nazioj invadis Francion en 1940, li iris en kaŝejon; post multaj afliktoj kaj per heroa asistado de francoj, inkluzive de Edmond Michelet kaj Varian Fry, li povis eskapi al Portugalio kun sia edzino, ilia filo Franz von Hildebrand, kaj ilia bofilino. De tie, ili vojaĝis ŝipe al Brazilo kaj tiam al Novjorko, alvenante en 1940. Tie li instruis filozofion ĉe la jezuita Fordham-universitato sur Rose Hill, Bronkso.

Hildebrand retiriĝis de instruado en 1960, pasigante la ceterajn jarojn da siaj vivaj per la skribado de 12 librojn en kaj germana kaj angla. Li estis fondinto de la amerika filio de Una Voce. En 1957 lia edzino mortis 45 jara, kaj en 1959 li geedziĝis kun la multe pli juna Alice von Hildebrand (naskita en 1923), filozofino kaj teologino.

Hildebrand mortis en New Rochelle, New York, en 1977, post longa lukto kun kormalsano.


Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Idee der sittlichen Handlung. In: Jahrbuch für Philosophie und phänomenologische Forschung, 3/1916, p. 126-251. Vollständiger Abdruck der phil. Dissertation, Göttingen 1913.
  • Sittlichkeit und ethische Werterkenntnis. Eine Untersuchung über ethische Strukturprobleme. In: Jahrbuch für Philosophie und phänomenologische Forschung, Band 5, 1922, p. 462-602 (habilitiĝo)
  • Reinheit und Jungfräulichkeit. Oratoriums Verlag, Köln 1927.
  • Die Ehe. Verlag Ars Sacra, München 1929.
  • Metaphysik der Gemeinschaft. Haas & Grabherr, Augsburg 1930.
  • Zeitliches im Lichte des Ewigen. Gesammelte Abhandlungen und Vorträge. Josef Habbel, Regensburg 1932.
  • Liturgie und Persönlichkeit Anton Pustet, Salzburg 1933.
  • Sittliche Grundhaltungen. Matthias Grünewald Verlag, Mainz 1933.
  • Engelbert Dollfuß. Ein katholischer Staatsmann. Anton Pustet, Salzburg 1934.
  • The War against Hitler (Including a Special Analysis of the Character of France). Plon 1940.
  • Die Umgestaltung in Christus. Benziger & Co., Einsiedeln, Köln 1940. Unua kaj dua eldono sub la pseŭdonimo Peter Ott.
  • Der Sinn philosophischen Fragens und Erkennens. Peter Hanstein, Bonn 1950.
  • Christian Ethics. David McKay, New York 1953.
  • Die Menschheit am Scheideweg. Gesammelte Abhandlungen und Aufsätze. Karla Mertens (eld.), Josef Habbel, Regensburg 1955.
  • What Is Philosophy? Bruce Publishing, Milwaukee 1960.
  • Trojan Horse in the City of God. Franciscan Herald Press, Chicago 1967
  • Der verwüstete Weinberg. Josef Habbel, Regensburg 1973.
  • Idolkult und Gotteskult. Gesammelte Werke, Band VII. Josef Habbel, Regensburg 1974.
  • Ästhetik. 1. Teil. Gesammelte Werke, Band V. Kohlhammer, Stuttgart 1977.
  • Ästhetik. 2. Teil. Gesammelte Werke, Band VI. Kohlhammer, Stuttgart 1984.
  • Memoiren und Aufsätze gegen den Nationalsozialismus 1933 - 1938. Mainz 1994. (Recenzo)

→ → → La kompleta bibiografio kiel ligilo: [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Renouveau catholique

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alice von Hildebrand: Die Seele eines Löwen: Dietrich von Hildebrand. (Vorwort von Joseph Kardinal Ratzinger), VDM 2003, ISBN 3-936755-15-9
  • Wittebur, Klemens: Die Deutsche Soziologie im Exil. 1933 - 1945. Lit, Münster/Hamburg 1991 (Dissertationsschrift von 1989), S. 63 f.
  • Dietrich von Hildebrand, Josef Seifert, Paul Stöcklein, Ernst Wenisch (Hrsg.): Dietrich von Hildebrands Kampf gegen den Nationalsozialismus. (Internationale Akademie für Philosophie im Fürstentum Liechtenstein). Universitätsverlag C. Winter, Heidelberg 1998, ISBN 978-3-82530778-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]