Una Voce

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La societo Foederatio Internationalis Una Voce (mallongigo: FIUV; signifo de la latina esprimo laŭvorte: per ununura voĉo) estas internacia federacio de katolikaj laikaj organizoj ligitaj al la Trenta meso.

Historio[redakti | redakti fonton]

FIUV estis fondita la 19-an de decembro 1964 en Parizo fare de Georges Cerbelaud-Salagnac por antaŭenigi la recelebron de Trentaj mesoj laŭ la meslibro de 1962. La organizo kverelas ke post la Dua Vatikana Koncilio lanĉitis modernaj liturgioj kun fakta malpermeso de la latina meso. La organizo ankaŭ serĉas reklami Gregorian ĉanton kiel sanktan polifonion kaj sanktan arton. Male al kelkaj el la aliaj katolikaj tradiciistaj organizoj, FIUV firme restas fidela al la papo ene de la Romkatolika eklezio kaj asertas ke la trentaj kaj netrentaj/modernaj mesoj almenaŭ devus esti permesitaj kunekzisti. Inter ĝiaj protrudaj fruaj membroj estis la komponistoj Maurice Duruflé kaj Oliver Messiaen.

Kelkaj landaj asocioj evoluis dum 1964 kaj 1965, kaj en 1966 internacian unuiĝo estis formita. Ĝi nuntempe havas pli ol 35 filiojn en diversaj landoj.

FIUV-membroj aprezas la tradician latinan meson kiel rekta ligo kun la frua eklezio kaj por perado de la mistero kaj majesto de Dio sed estis kritikita por elitismo kaj por emfazo de privata religia sindonemo. Tradiciistaj katolikoj kutime konfirmas ortodoksan katolikan moralan instruadon pri aborto, koncipoprevento kaj geedziĝo. Tamen, membroj de la FIUV malaprobas komparojn al fundamentismo.

Papaj subtenoj[redakti | redakti fonton]

FIUV estis entuziasma pri la elekto de kardinalo Josef Ratzinger al papo en la 2005-a jaro. Ratzinger parolis ĉe konferenco, kaj laŭdis la rolon de FIUV en apogado de la uzo de la malnova meslibro (Missale Romanum) ene de la gvidlinioj metitaj fare de la Sankta Seĝo. En la 7.7.2007 lia papa moŝto permesis per la motu proprio Summorum pontificum la uzon de la malnova meslibro kiel ankaŭ de la breviero (ambaŭ aprobitaj fare de Johano la 23-a en 1962. Problemo estas, ke multaj lokaj episkopoj ofte ne cedas al la volo de fideluloj partopreni tiajn mesojn. La malnova mesversio de la latina rito (validanta ĝis 1970) nun nomiĝas neordinara formo, dume la moderna (ekde 1970) nomiĝas ordinara formo (latine: Novus Ordo Missae).

Antaŭuloj duonaj permesoj estis estintaj la skribaĵo Quattuor abhinc annos de la 3.10.1981 kaj la motupropio Ecclesia Dei adflicta (2.7.1988) fare de Johano Paŭlo la 2-a, kiuj - sub multaj restrikcioj - permesis faradon de la malnova meso. En 1988 formiĝis ankaŭ la Sacerdota fratio Sankta Petro.

Konsilianoj[redakti | redakti fonton]

Apartenis al la konsilio en 2013-15 jenaj personoj (kun la antaŭnomoj kaj la landaj asocioj en la latina versio):

  • Honoraj prezidantoj: Nereus Capponius Iacobus Dhaussy, Helimutus Ruckriegel
  • Unua vicestro: Philippus Alanis Suárez (Una Voce Mexico)
  • Dua vicestro: Paulus Fournier (Societas pro Missa Latina de Canada)
  • Tria vicestro: Martinus Gola (Una Voce Polonia)
  • Sekretario: Thomas Murphy (Consortium S. Conlethi pro Haereditate Catholica)
  • Kasrevizoro: Iosephus Shaw (Societas pro Missa Latina de Anglia et Cambria)
  • Simplaj anoj : Otho de Medeiro Alves (Una Voce Christogenopolis de Brasilia), Eduardus Columbus (Una Voce Portus Dives), Christophorus Cordeiro (Una Voce Austroafrica), Leo Darroch (Una Voce Scotia), Fabius Marinus (Una Voce Italia), Carolus Antonius Palad (Societas Ecclesia Sancti Ioseph – Una Voce Insularum Philippinarum), Rudulphus Vargas Rubio (Roma Aeterna Hispania), Godwinus Xuereb (Pro Tridentina Malta), Helgus Michaël Martynov (Una Voce Ruthenia), Matthaeus Schellhorn (Societas pro Missa Latina de Anglia et Cambria)

Prezidantoj (Una Voce internacie)[redakti | redakti fonton]

  • 1966–1992: Eric de Saventhem
  • 1992–2004: Michael Davies
  • 2004–2005: Ralf Siebenbürger
  • 2005–2006: Fra' Fredrik Crichton-Stuart
  • 2006–2007: Jack Oostveen
  • 2007–2013: Leo Darroch
  • 2013–2015: James Bogle
  • 2015-: Don Felipe Alanís Suárez

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]