Richard Kralik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Richard Kralik-Meyrswalden

Richard KRALIK-MEYRSWALDEN (naskiĝinta en la 1-a de oktobro 1852 en Lenora, mortinta la 4-an de februaro 1934 en Vieno) estis aŭstra verkisto, historiisto kaj filozofo. Li apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post pasigo de la junaj jaroj kaj la lernejtempo en Linz Kralik iris en 1870 Vienon por studi juron (doktoriĝo en la 1876-a jaro). Krome li frekventis ĉealtlerneje prelegojn pri arthistorio, arkeologio, egiptologio, historio, filozofio kaj nacia ekonomio: tio ĉia pli estis konforma al liaj veraj interesoj ol jursciencoj. Poste li estis tri semestrojn en Bonno kaj Berlino kie li konatiĝis kun gravaj sciencistoj kiel Usener kaj Jakob Bernays, Mommsen kaj Lepsius, Treitschke kaj Herman Grimm. Daŭripovaj impresoj de la vojaĝo en Italujon (1877/78) igis Kralik rezigni pri jurista ĉeuniversitata kariero, malgraŭ spronoj de sia profesoro Rudolf von Jhering. Inverse Kralik iĝis liberprofesia verkistoj kaj privata docento. Financan bazon liveris al li patraj fondusoj.

Kralik, se ne paroli pri unu longa studvojaĝo en Greklandon, la reston de la vivo vivis en Vieno. Ekde la 1880-aj jaroj li pli kaj pli gravis literature kaj kulturpolitike en la senco de kristana-ĝermana kulturidealismo. Lia produktiveco kaj engaĝiĝo ĉe ĉiuj intelektulaj temoj de la epoko estis frapanta. Tiel Kralik konatiĝis kun reprezentantoj de tre diversaj movadoj. Ĉiuj, kvankam de tre diversaj vidpunktoj kaj ideologioj, estis konvinkitaj ke la tiama tempo kriza kaj kadukiĝanta anoncus la finon de maletburĝa-liberala erao. Kralik mem evoluiĝis de malpacienca, iel socialisma ulo al konservativisto en ĉiuj domenoj (arto, politiko, religio). Unue Kralik simpatiis kun adeptoj de Wagner aŭ Friedrich Nietzsche kiel Siegfried Lipiner (radikaluloj) respektive kun pli moderaj anoj de la t.n. Montagsgesellschaft ĉirkaŭ la arthistoriisto Albert Ilg aŭ la gazeto Iduna (redaktita de Fritz Lemmermayer, amiko de Rudolf Steiner). Fine Kralik sekvis propran vojon. Baldaŭ klaris por li ke vera renovigo de la centreŭropa kaj tuteŭropa kulturoj nur eblus se oni rekomencus ŝategi la komunajn kristanajn radikojn. Al la aliaj fontoj (greka-romia antikveco kaj ĝermana-romanika mezepoko) la kralikanoj ne donis multo da riverenco.

Nova katolika memkonfido[redakti | redakti fonton]

Je la komenco Kralik engaĝiĝis sole por "romantika" literatur- kaj kulturprogramo. Baldaŭ kreskis la grego de liaj disĉiploj strebantaj al la pureco de eŭropaj fontoj. Ekde la 1890-a jaroj ili modernis, ĉar tiam ankaŭ la katolikismo replifortiĝis post tempo de stagnado kaj apatio. Por tio estis karakteriza en Aŭstrio la fondo de la Kristansociala partio CSP en 1893 kial ankaŭ de la Leo-societo (1892). Kralik povis nun meti sian tutan forton en la batalo kontraŭ "memdetruantoj" klerismaj per propagando de alternativa unueca vizio de la mondo, t.e. novromantika/nobaroka. Kralik ekde la komenco estis kontraŭ liberalaj "l'art pour l'art"-pensoj kaj verkistoj tro individuaj kiuj ne plu estus konsciaj pri sia tasko morala kaj politika antaŭ la popolo kaj la patrujo. Kralik intencis plipopularigi arton kaj malfermi ĝin por ĉiuj sociaj klasoj. Li pli estis imitanto ol kreanto kaj kopiis malnovajn, arkaikan poemformojn kiuj ekde la tempo de la Vajmara klasiko konsideritis kvazaŭ tro opakaj kaj jezuitaj: ekzemple malfrumezepokajn misteriajn ludojn aŭ lernejajn dramojn, sed ankaŭ (laŭ aŭstria tradicio!) la kristanakjn kaj paskajn, kamparanajn pupludojn fare de migrantaj scenejstarigantoj. Spiras la saman spiriton ankaŭ liaj klopodoj sukcesaj revivigi karnavalajn tratraĵojn de Hans Sachs aŭ de Calderón. Li mem verkis amason da porokazaj poemoj de ĉia ajn ĝenro. Literature pli grava estas lia verko Deutsches Götter- und Heldenbuch (6 vol., 1900–04), kies enhavo ne nur legotis sed ankaŭ en maniero de rapsodoj recitotis kun akompano de muziko. Gravis ankaŭ la du serioj de patrujaj rakontoj Heimaterzählungen (1909/10), kun konataj apud nekonataj historioj, krome du dramaj cikloj. En ili estu surscenigitaj - tetralogie kaj heptalogie - scenoj gravaj el la frunovepokaj historio de Aŭstrio. Menciindas Die Revolution (1908), kun dramigo de historiaj okazoj de inter 1789-1815.

Filozofiaj/historiaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En intima kunteksto kun popolklerigaj streboj de Kralik sur la kampo artista estas ankaŭ liaj historiaj kaj filozofiaj verkoj. En ili ankoraŭ pli senteblas lia katolika pensado. Superrigardo pri tiaĵoj pro la amaso malfacilas. Atentigindas al Historo de Vieno (1912) kaj al Allgemeinen Geschichte der Neuesten Zeit von 1815 bis zur Gegenwart (6 vol., 1915–23), sed ankaŭ al Die Weltgeschichte nach Menschenaltern (1903). En ties titoloj videblas klarege ŝatata ideo de Kralik pri la po tri generaciojn ampleksanta brikoj de mondhistorio (kp. la konceptoj de Ottokar Lorenz). Tie ĉi montras sin similaĵoj al mezepoka kaj eĉ pli fruaj formoj historiografiaj; la prezento sub anala-kronika formo efektivigis pli historiteologiajn ol historisciencajn verkojn. La naskiĝo de Jesuo Kristo ne plu taŭgas kiel nura kronologia turnbuo sed estas vere sekulara epokdividilo inter helenismo kaj kristanismo. Ŝato de tripartitaj konstruoj senteblas ankaŭ en lia filozofia ĉefverko Weltweisheit, kiu en tri volumoj (Weltwissenschaft, 1896; Weltgerechtigkeit, 1893; Weltschönheit, 1894) traktas metafizikon, etikon kaj estetikon. Ĉerpante el aristotelaj kaj kant-aj kategoroj Kralik serĉas alproksimigon de la sferoj de kredo kaj konoj, kiel Novalis kaj aliaj romantikuloj. El amikoj de Kralik estiĝis vera komunumo, kiu nomiĝis sin en 1905 "Gralbund"; eldonitis ankaŭ gazeto kaj libroserio sub la sama nomo "Gral". La gral-liganoj estis fakte splitiĝintaj de la societo "Verband katholischer Schriftsteller Österreichs" kun religia-nacia kulturprogramo; grava kunorganizanto estis Franz Eichert. Tiu ĉi forumo baldaŭ ankaŭ servis kiel areno en kiu Kralik okazigis la t.n. Katolikan literaturkverelon kun la liberala gazeto "Hochland" de Carl Muth. Muth finfine venkis malgraŭ papa subteno de la tezoj de Kralik.

Ekde la fino de la 19-a jarcento kaj ankoraŭ pli post la Unua mondmilito Kralik, la porparolanto de kultura kaj literatura katolikismo en Aŭstrio, ankoraŭ pli sentis sin sendita defendi la veron per sribaĵoj. Ĉ. 700 fojojn okazis en la privata domo de Kralik la t.n. "Mardaj prelegoj" inter 1920-33. Ĝis la maljuna aĝo Kralik aktivis kaj povis ankoraŭ vidi la fruktojn de siaj agadoj: ekzemple en la de Reinhardt, Hofmannsthal kaj Roller por Salcburgo adoptita festivalideo aŭ en la laikula movado je teatroludado (J. A. Lux, G. Terramare, R. Sobotka) inter la du mondmilitoj. Sendube poste kelkaj liaj verkoj dum la Aŭstrofaŝismo distorditis respektive malobjektive misuzitis.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kunstbüchlein gerechten gründl. Gebrauchs aller Freunde d. Dichtkunst, 1891
  • Sokrates nach d. Überlieferungen s. Schule dargest., 1899; Kulturstud., 1900
  • Neue Kulturstud., 1903
  • Kulturarbb., 1904
  • Kulturfragen, 1907
  • Goldene Legende d. Heiligen v. Joachim u. Anna bis auf Constantin d. Gr., 1903
  • Jesu Leben u. Werk, Im Rahmen d. Zeitgesch. aus d. Qu. dargest., 1904
  • Der hl. Leopold, Mgf. v. Österreich, 1904
  • Die Gralsage, 1907
  • Zur nordgerman. Sagengesch., 1908
  • Die kath. Lit.bewegung d. Gegenwart, Ein Btr. zu ihrer Gesch., 1909
  • Homeros, Ein Btr. z. Gesch. u. Theorie d. Epos, 1910; Österr. Gesch., 1913
  • Vom Weltkrieg z. Weltbund, Abhh., Aufsätze, Gedanken u. Stimmungen, 1916
  • Die Weltlit. im Lichte d. Weltkirche, 1918
  • Hist. Stud. z. älteren u. neuesten Zeit, 1918
  • Die neue Staatenordnung in organ. Aufbau, 1918
  • Grundriß u. Kern d. Weltgesch., 1920
  • Tage u. Werke, Lebenserinnerungen, 1922
  • Karl Lueger u. d. christl. Sozialismus, 1923
  • Die Weltlit. d. Gegenwart, 1923
  • Gesch. d. Sozialismus d. Neuesten Zeit, Von Babeuf b. z. d. Bolschewiken, 1925
  • Neue Tage u. neue Werke, Forts, d. Lebenserinnerungen, 1927.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]