Distrikto Schwäbisch Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Stutgarto
regiona ligo: Hajlbrono-Frankonio
administra sidejo: Schwäbisch Hall
areo: 1 484 km²
Loĝantoj: 202 834 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 126 po km²
Aŭtokodo: SHA (Schwäbisch Hall)
Oficiala kodo: 08127

La distrikto Schwäbisch Hall situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Schwäbisch Hall. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj de la regiona ligo Hajlbrono-Frankonio.

La distrikto havas areon de 1 484 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 202 834 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Main-Tauber norde, Ansbach de la najbara federacia lando Bavario oriente, Ostalb sude, Rems-Murr plus Heilbronn sudokcidente kaj Hohenlohe okcidente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto kovras parton de la ebenaĵo Hohenlohe, de la altebenaĵoj Ŝvabia-Frankonia Arbaro (germane [Schwäbisch-Fränkischer Wald) kaj Frankonia Altaĵo (germane Frankenhöhe). La distrikton trapasas la du dekstraj alfluaĵoj de la rivero Neckar, la riveroj Jagst kaj Kocher.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 30 komunumoj, el kiuj 9 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Crailsheim (32.864)
  2. Gaildorf (12.538)
  3. Gerabronn (4.512)
  4. Ilshofen (6.104)
  5. Kirchberg an der Jagst (4.429)
  6. Langenburg (1.835)
  7. Schrozberg (6.036)
  8. Schwäbisch Hall (36.604)
  9. Vellberg (4.304)
La urbaj (S1-9) kaj neurbaj (G1-21) komunumoj de la distrikto Schwäbisch Hall.

Neurbaj komunumoj:

  1. Blaufelden (5.355)
  2. Braunsbach (2.388)
  3. Bühlertann (3.141)
  4. Bühlerzell (2.068)
  5. Fichtenau (4.585)
  6. Fichtenberg (2.889)
  7. Frankenhardt (4.800)
  8. Kreßberg (3.914)
  9. Mainhardt (5.636)
  10. Michelbach an der Bilz (3.465)
  11. Michelfeld (3.599)
  12. Oberrot (3.752)
  13. Obersontheim (4.815)
  14. Rosengarten (5.229)
  15. Rot am See (5.180)
  16. Satteldorf (5.284)
  17. Stimpfach (3.072)
  18. Sulzbach-Laufen (2.582)
  19. Untermünkheim (3.016)
  20. Wallhausen (3.582)
  21. Wolpertshausen (2.009)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]