Distrikto Emmendingen
Aspekto
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Federacia lando: | Baden-Virtembergo |
| Distriktaro: | Freiburg |
| Regiona ligo: | Suda Supra Rejno |
| Administra sidejo: | Emmendingen |
| Areo: | 679 km² |
| Loĝantoj: | 169 787 (fine de decembro 2024) |
| Aŭtokodo: | EM (Emmendingen) |
| Oficiala kodo: | 08316 |
La distrikto Emmendingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Emmendingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Freiburg kaj de la regiona ligo Suda Supra Rejno.
La distrikto havas areon de 679 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 169 787 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Ortenau norde, Schwarzwald-Baar oriente, Breisgau-Hochschwarzwald plus la eksterdistrikta urbo Freiburg sude. En la okcidento la rivero Rejno konsistigas la naturan limon al la regiono Alzaco de la najbara ŝtato Francio. Rekte okcidente de la distrikto Emmendingen situas la arondismento Sélestat-Erstein de la departemento Bas-Rhin.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||
| ||||||