Distrikto Heidenheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
Bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Stutgarto
Regiona ligo: Orienta Virtembergo
Administra sidejo: Heidenheim
Areo: 627 km²
Loĝantoj: 135 035 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 204 po km²
Aŭtokodo: HDH (Heidenheim)
Oficiala kodo: 08135

La distrikto Heidenheim [HAJdenhajm] situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Heidenheim an der Brenz. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj kune kun la distrikto Ostalb konsistigas la regionan ligon Orienta Virtembergo.

La distrikto havas areon de 627 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 135 035 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Ostalb norde, Donau-Ries, Dillingen kaj Günzburg de la najbara lando Bavario oriente, Alb-Donau sude kaj Göppingen okcidente.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La distrikto konsistas el 11 komunumoj, el kiuj 4 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Giengen an der Brenz (19.979)
  2. Heidenheim an der Brenz (49.376)
  3. Herbrechtingen (13.162)
  4. Niederstotzingen (4.880)

Neurbaj komunumoj:

  1. Dischingen (4.544)
  2. Gerstetten (12.021)
  3. Hermaringen (2.315)
  4. Königsbronn (7.435)
  5. Nattheim (6.337)
  6. Sontheim an der Brenz (5.618)
  7. Steinheim am Albuch (8.859)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]