Distrikto Donau-Ries
Aspekto
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| bazaj informoj | |
| federacia lando: | Bavario |
| distriktaro: | Ŝvabio |
| administra sidejo: | Donauwörth |
| areo: | 1274 km² |
| loĝantoj: | 135098 (fine de decembro 2024) |
| Aŭtokodo: | DON |
| Municipokodo: | 09779 |
| Komunumoj: | 44 |
| Administreja adreso: | Pflegstraße 2 86609 Donauwörth |
| Retejo: | www.donau-ries.de |
| Situo ene de Bavario | |
La distrikto Donau-Ries (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Donauwörth estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.274 km² fine de decembro 2024 loĝis 135098 homoj; do meznombre 102 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231.
Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Ansbach, Weißenburg-Gunzenhausen, Eichstätt, Neuburg-Schrobenhausen, Aichach-Friedberg, Augsburg, Dillingen, krome la badenvirtembergaj distriktoj Heidenheim kaj Ostalb).
Pratempa aerolito kreis krateron de kiu restis preskaŭ cirkloforma baseno kun diametro de 22 kilometroj. Ĝia nomo estas Nördlinger Ries.
| ||||||