Distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Bavario
administra sidejo: Bad Tölz
areo: 1 110 km²
loĝantoj: 173 695
(fine de decembro 2015)
Aŭtokodo: TÖL
Municipokodo: 09671
Komunumoj: 21
Administreja adreso: Prof.-Max-Lange-
Platz 1
83646 Bad Tölz
Retejo: www.lra-toelz.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Bad Tölz estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 111 km² fine de decembro 2015 loĝis 173 695 homoj; do meznombre 104 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Bad Tölz-Wolfratshausen estas signita per 8.

Karte-Bayern-Landkreise.png

Najbaraj distriktoj estas (de okcidento laŭ horloĝa iro) Garmisch-Partenkirchen, distrikto Weilheim-Schongau, Starnberg, Munkeno kaj Miesbach. En la sudo la distrikto havas limon kun Aŭstrio.

la urbo Bad Tölz, vidata de la rivero Isar
la benediktana monaĥejo
la urbocentro de Wolfratshausen