Distrikto Lindau
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| bazaj informoj | |
| federacia lando: | Bavario |
| distriktaro: | Ŝvabio |
| administra sidejo: | Lindau |
| areo: | 323 km² |
| Loĝantoj: | 122 107 (fine de 2024) |
| loĝantoj po km²: | 244 |
| aŭtokodo: | LI (Lindau) |
| municipokodo: | 09 7 76 |
| komunumoj: | 19 |
| administreja adreso: | Stiftsplatz 4 88131 Lindau (Bodensee) |
La distrikto Lindau - germane oficiale "Landkreis Lindau (Bodensee)" - situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Lindau, borde de la Bodenlago (aŭ Konstanca Lago). La distrikto havas areon de 323 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis 122 107 loĝantojn. Ĝi estas parto de la distriktaro Ŝvabio.
Norde najbaras la distriktoj Bodensee kaj Ravensburg de Baden-Virtembergo, oriente la distrikto Oberallgäu de Bavario kaj sude la federacia lando Vorarlberg de Aŭstrio. Sudokcidente la distrikto havas naturan limon pro la Konstanca Lago; la distrikta centro Lindau situas sur insulo de la lago.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]La distrikto konsistas el 19 komunumoj, el kiuj 2 estas urboj.
Urboj:
Merkataj komunumoj:
Kromaj neurbaj komunumoj:
- Bodolz
- Gestratz
- Grünenbach
- Hergatz
- Hergensweiler
- Maierhöfen
- Nonnenhorn
- Oberreute
- Opfenbach
- Röthenbach (Algovio)
- Sigmarszell
- Stiefenhofen
- Wasserburg (Bodenlago)
- Weißensberg
Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
- turismaj paĝoj pri la distrikto (germanlingvaj) Arkivigite je 2002-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
- tridimensiaj mapoj de la komunumoj
| ||||||