Distrikto Dachau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Supra Bavario
administra sidejo: Dachau
areo: 579 km²
loĝantoj: 154899
(fine de decembro 2019)
Aŭtokodo: DAH
Municipokodo: 09174
Komunumoj: 17
Administreja adreso: Weiherweg 16
85221 Dachau
Retejo: www.landratsamt-dachau.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Dachau (germane: Landkreis) situas en la centra sudo de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Dachau estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 579 km² fine de decembro 2019 loĝis 154 899 homoj; do meznombre 227 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Dachau estas signita per 14.

Karte-Bayern-Landkreise.png

Najbaraj distriktoj estas (de sudo laŭ iro de horloĝo) Fürstenfeldbruck, Aichach-Friedberg, Pfaffenhofen, Freising, Munkeno kaj la urbo Munkeno.