Rosenheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosenheim
Blazono
Rosenheim (Germanio)
Rosenheim (Germanio)
DEC

Map

Flago
ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 08031
Poŝtkodo 83001 - 83028
Aŭtomobila kodo RO
Oficiala Municipokodo 09163000
NUTS DE213
Politiko
Komunumestro Gabriele Bauer
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Königstraße 24
83022 Rosenheim
Demografio
Loĝantaro 64403 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 51′ N, 12° 8′ O (mapo)47.85611111111112.128888888889Koordinatoj: 47° 51′ N, 12° 8′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 447 m
Areo 37,22 km²
vdr

Rosenheim estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la distriktaro Supra Bavario de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto Rosenheim, al kiu ĝi mem tamen ne apartenas. Fine de decembro 2022 la urbo havis 64 403 loĝantojn.

Tra la orienta parto de la urbo el sudo al nordo fluas la akvoplena kaj rapida rivero Inn, tamen apud Rosenheim ĝi ne estas navigebla. Alia rivero, kiu trafluas la urbon, estas Mangfall. Mangfall alfluas en Inn en la nordorienta parto de Rosenheim. Ĉe loko de alfluo klare videblas la diferenco inter la koloroj de akvo: Inn enhavas pli da kreto, pro tio la akvo de Mangfall estas pli travidebla.

Rosenheim estas fervoja nodo, el kiu eliras fervojaj branĉoj en 5 direktoj: al sudo en KufsteinInnsbruck (Aŭstrio), al nordo en Wasserburg, al oriento en Salzburg (Aŭstrio) kaj al nord-okcidento du branĉoj al München (tra Grafing kaj tra Holzkirchen).

Rosenheim situas je ĉirkaŭ 5 km norde de aŭtoĉefvojo München–Salzburg.

En Rosenheim kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas belaj turistaj lokoj. La plej konataj de ili estas la granda lago Chiemsee kun akvareo de preskaŭ 100 kvadratkilometroj, aliaj lagoj: Simssee, Erlensee. Sude situas la Alpoj. La plej konataj proksimaj montoj estas Wendelstein (pli ol 1800 m alta), Kampenwand (pli ol 1600 m alta), ambaŭ estas atingeblaj per telferodentorela fervojo.

Industrio: ligno, elektroniko (la plej granda estas la fama fabriko de antenoj Kathrein), industrio de nutraĵoj (ekz: laktofabriko Danon) kaj multaj aliaj.