Pierre Boulez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La komponisto en 1968

Pierre BOULEZ (naskiĝinta la 26-an de marto 1925 en Montbrison, mortinta la 6-an de januaro 2016[1] en Baden-Baden) estis franca komponisto, direktisto kaj pianisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li finstudis en 1945 ĉe la Pariza Konservatorio. Lia plej grava instruisto estis la franca komponisto Olivier Messiaen. Boulez estis muzikdirektoro de la trupo Renaud-Barrault ĉe la teatrejo Théâtre Marigny en Parizo (1948). Dum la malfruaj 1940-aj kaj la 1950-aj jaroj li verkis serion da tre eksperimentemaj verkoj, kiuj baziĝis sur la dekdutonismo, gajnante grandan laŭdon. Li iĝis unu el la plej influaj komponistoj, kiuj pledis por etendigo de la principoj de seria muziko ĉien ajn en la muzikon (ankaŭ en la domajnoj de dinamiko, ritmo, sonkoloro, sonalteco).

Dum la ĉiujare en Darmstadt faritaj someraj kursoj li - kune kun Karlheinz Stockhausen - ege influis la avangardon postmilitan kaj kontribuis ankaŭ al kreo de nova lingvo koncerne muzikajn teknikon kaj gestadon.

Verkoj kaj graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj komponaĵoj ampleksas i.a.: Structures I por du pianoj (1952), tri pianaj sonatoj, unu kantociklo por kantanto kaj orkestro Pli selon pli – Portrait de Mallarmé,(1957-1962) kaj Domaines (1968), verko por ununura klarneto kaj 21 instrumentoj.

En la 1960-aj jaroj li estis gastanta direktisto en Cleveland kaj ege famiĝis. Inter 1971-75 li estis ĉefdirektisto de "BBC Symphony Orchestra" kaj samtempe, 1971 ĝis 1977, muzika direktoro de "New York Philharmonic Orchestra". En 1976 li nomumitis direktoro de la renomita franca instrumentogrupo "Ensemble InterContemporain". Kiel direktisto li koncentriĝis ĉiam je samtempaj verkoj respektivaj la propraj siaj; sed li ankaŭ iĝis interpretisto de tradiciaĵoj, antaŭ ĉio de verkoj de Stravinski aŭ de Debussy. En 1976 li direktis en Bayreuth, okaze de la datreveno 100-a de la konstruo de la fama operejo de Bayreuth, la operon Ring des Nibelungen de Richard Wagner.

En 1976 li fondis la instituton "Institut de Recherche et de Coordination Acoustique/Musique (IRCAM)", kiun li gvidis ĝis 1991. Ĝi troviĝas ene de la Pompidou-Centro pariza kaj nombriĝas inter la plej gravaj elektronikmuzikaj studioj de la mondo. Tie fakuloj kaj komponistoj el la tuta mondo renkontiĝadas por evoluigi novajn komputilteknikaĵojn konektitajn al muziko. Boulez mem uzis elektronikajn sonojn malofte, unue en la verko Explosante-Fixe (1972). La plej juna versio de tiu ĉi verko estas de 1994 - tiel Boulez substrekis aspekton specialan de li: daŭre prilabori la proprajn verkojn. Tiamaniere estiĝis tuta serio da "ankoraŭ ne finfaritaj verkoj", i.a. Repons (ekde 1981) aŭ Eclat/Multiples (ekde 1965).

En 1978 li komencis la orkestran prilaboron de Notations (serion de 12 pianludaĵoj de 1946). Boulez ankaŭ laboris kiel verkisto faka kaj muzikkritikisto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

"Boulez, Pierre", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]